エスペラント語で書かれた「La bona lingvo」を読み進めます。

世界エスペラント協会(UEA)の公式専門雑誌「Esperanto」の2018年1月号に、クロード・ピロン氏の特集記事が掲載されていました。以下は、その日本語訳です。

Antaŭ dek jaroj mortis Claude Piron(クロード・ピロン、10年前に逝去)

Mireille Grosjean ミレーユ・グロージャン

(kompilanto)(編集者)
La 22-an de januaro 2008 Claude Pi­ron mortis nature, falante en sia loĝejo tute subite, sen iu antaŭa malsano aŭ simptomo.
2008年1月22日、クロード・ピロンは何の病気の症状もなく突然、自宅で倒れて亡くなりました。
Jen la parolado de Mirejo Grosjean dum la funebra ceremonio honore al Claude Piron.
クロード・ピロンに対して敬意を払う葬儀の中で語られたミレージョ・グロージャンの告別の辞があります。
Tiu parolado okazis en la franca lingvo.
これはフランス語で語られたものです。
Ĉi tio estas la traduko:
その翻訳は次のとおりです。
Gland, Svislando, la 25-an de januaro 2008 Altestimataj gesinjoroj, Kiel kunprezidanto de Svisa Esperan­to-Societo mi ricevas ekde merkredo kon­­dolencajn mesaĝojn el la tuta mondo.
スイスのグランドにて、2008年1月25日、尊敬すべき紳士淑女の皆さん。スイス・エスペラント協会の共同議長として、私は、水曜日から、全世界からの哀悼のメッセージを受け取っています。
Mi transdonos ilin al la familio Piron post kelka tempo.
しばらくしてから、私はこのメッセージを、ピロンの家族に渡すつもりです。
Ĉiuj el ni travivas ŝokon.
私たちは皆、衝撃の中にいます。
Ni perdis majstron, konsilanton, fakulon, gvidanton, amikon. Laŭ mesaĝo ricevita hieraŭ el Irano, ni perdis gigantulon.
私たちが失なったのは、巨匠であり、助言者であり、専門家であり、指導者であり、友人なのです。昨日、イランから来たメッセージには、私たちは、「gigantulon」(大きな男)を失ったのです。
Claude Piron kapablis ekrilati adekvate kaj efike, respektoplene kaj pozitive kun iu ajn persono, kaj tiu persono sentis sin poste malstreĉita, kuraĝigita, motivita, recentrita en sia personeco kaj en sia energio.
クラウド・ピロンは目的にかなうように効果的に、敬意にあふれるように積極的に、どんな人とも仲良くなれました。すると、その人はゆったりとした気分になり、元気づけられ、やる気が出てきたり、物事に集中できるように感じたのです。
Ni perdis anĝelon.
私たちは天使を喪失してしまったのです。
Vivrakonto pri Claude Piron(クロード・ピロンの生涯)
La 29-an de junio 2008 Mireille Gros­jean intervjuis Nicole Piron, la edzi­non de Claude, en ŝia hejmo en Gland, Svislando.
ミレーユ・グロージャンは2008年6月29日、クロードの妻のニコル・ピロンに、スイスのグランにある彼女の自宅でインタビューを行いました。
Ĉar aperis kelkaj fantaziaj donitaĵoj pri la vivo de Claude Piron en la artikoloj publikigitaj tuj post lia morto, ŝi deziras precizigi kelkajn punktojn.
クロード・ピロンが亡くなってからすぐに世間に出た記事の中に、生涯について幾つか事実でないことがあったので、そのことをはっきりさせたいと彼女は、思っていたのです。
Claude Piron naskiĝis en Namur, Belgio, la 26-an de februaro 1931.
クロード・ピロンは1931年2月26日にベルギーのナミュールで誕生しました。
Tie li tra­vivis sian infanecon kaj adoleskul an aĝon.
その地で彼は幼少期、青春期を過ごしました。
Tie li travivis la duan mond­militon kaj estis forte ŝokita de tiu bruta­la evento.
そこで第二次世界大戦を迎えた彼は、その残忍な出来事に強い衝撃を受けたのでした。
Ĉefe la 12-an de majo 1940, kiam la naziaj trupoj invadis Belgion, kaj la 4-an de septembro 1944, kiam la Aliancanoj forpuŝis la germanojn, oka­zis fortaj bombardadoj en Namur.
特に1940年5月12日、ナチの軍隊によるベルギー侵攻や、1944年9月4日の同盟国がドイツ人を追い出した時に、ナミュールでは激しい攻撃が起きました。
La juna Claude devis fuĝi al kamparo kun sia tuta familio.
若きクロードは家族と共に田舎に疎開しなければなりませんでした。
Ĉiun jaron, kiam reve­nis tiuj tagoj, li rememoris pri la tragikaj eventoj de la milito.
毎年、その日が来るたびごとに、彼は戦争の悲惨な出来事を思い出していました。
Li studis en altlernejo en Ant­ver­peno kaj poste en Ĝenevo, Svislando, en la fama altlernejo pri Tradukado kaj Interpretado.
彼は、アントウェルペンで勉強した後、スイスのジュネーブの有名の高等教育機関で、翻訳と通訳の勉強をしました。
Tie li studis la rusan kaj la hispanan dum la jaroj 1952 kaj 1953.
そこで1952年から1953年の間にロシア語とスペイン語を学びました。
Poste li devis militservi en Belgio.
その後、ベルギーで軍務につかなければなりませんでした。
Dum tiu servo li faris la enirkonkurson por la profesio de tradukisto ĉe Unu­ iĝintaj Nacioj kaj sukcesis.
軍務期間中に、ユネスコで翻訳者の職をえるための競技大会に出て、合格しました。
En la jaro 1956 li iris al Novjorko kaj laboris tie por UN kiel tradukisto, protokolisto kaj redaktisto.
1956年に、ニューヨークに行き、国連で、翻訳者、書記事務官、編集者として仕事をしました。
Ĉar en 1956 okazis la krizo de Suez kaj la krizo en Budapeŝto en Hungario kaj pro la fakto, ke Claude Piron regis la rusan, lia rolo kiel tradukisto estis ege grava.
1956年当時、スエズ危機、ハンガリーのブタペストにおける危機が起きたので、クロード・ピロンはロシア語が出来たということで、翻訳者としての彼の役割はとても重要だったのです。
Ekzemple, li devis resti hejme por povi esti kontaktita kaze de bezono por rapide traduki ion novan.
例えば、何か急ぎの翻訳が必要な場合に連絡できるように家で待機しなければなりませんでした。
Ĉe UN Piron lertiĝis kaj diplomiĝis pri la ĉina lingvo.
国連で、ピロンは中国語を熟練し、免許皆伝した。
Li do regis la kvin lingvojn de UN: la francan, la anglan, la rusan, la hispanan kaj la ĉinan.
従って、彼は国連の五ヶ国語(フランス語、英語、ロシア語、スペイン語、中国語)を操るようになったのです。
En tiu tempo la araba ankoraŭ ne estis UN-lingvo.
当時はまだ、アラブ語は国連の言語ではありませんでした。
Lia restado en Usono finiĝis en 1961.
米国滞在は1961年に終了しました。
Dum tiuj novjorkaj jaroj li konatiĝis kun kolegino, Nicole Sabathé, kaj ili geedziĝis en la jaro 1958.
そのニューヨーク時代に彼は同僚の女性、ニコル・サバセと知り合い、1958年に結婚しました。
Poste venis en tiu familio tri infanoj.
後に家庭には3人の子どもが生まれました。
En Novjorko Piron komencis studi psikologion en universitato.
ニューヨークでピロンは大学で心理学を学び始めていました。
En la jaro 1961 li komencis novan laboron kiel revizoro kaj protokolisto en Ĝenevo, Svislando, ĉe Monda Organizo pri Sano MOS/OMS.
1961年、彼はスイスのジュネーブの世界保健機関(WHO)で、監査役および議事記録官として新しい仕事をはじめました。
Tio daŭris 10 jarojn ĝis 1971.
これは1971年までの10年間、継続しました。
Dum tiu tempo li ofte devis profesie vojaĝi al Afriko kaj Azio.
この期間、彼はアフリカやアジアに業務上の旅行をしなければなりませんでした。
En la jaro 1978 li fariĝis svisa civitano.
1978年、彼はスイスの市民となりました。
De 1971 ĝis 1975 li studis psikologion en Ĝenevo.
1971年から1975年まで彼はジュネーブで心理学を研究しました。
Dum tiu studado li jam komencis instrui en la fakultato pri pedagogio de la granda svisa urbo.
この研究期間中に、彼は、スイスの大都市の教育学について大学の学部で教え始めました。
Li do estis paralele studento kaj profeso­ro.
従って彼は同時に学生であり教授でもあったのです。
Li multe aktivis en la Instituto Char­les Baudouin en Ĝenevo.
彼はジュネーブのチャールズ・ダーウィン研究所で多く、活動していました。
Paralele li ha­vis pacientojn por psikoterapio.
同時に彼には青林両方を受けている患者たちがいたのです。
Ankoraŭ la tagon de sia morto, la 22-an de januaro 2008, li havis pacientojn.
彼の死去するその日(2008年1月22日)まで、彼には患者がいたのです。
Li esperantistiĝis en la aĝo de 9 jaroj.
彼がエスペランティストになったのは9歳の時でした。
Kun sia frato li intense ekstudis ĝin en la aĝo de 12-13 jaroj.
12,13歳には兄と共に集中的にエスペラントを勉強し始めました。
La tuta familio estis katolika.
家族全員、カトリック教徒でした。
Cla­u­de Piron multe grumblis kontraŭ la ek­lezio.
クロード・ピロン自身は教会に大変、不満を抱いていたのです。
Lia spiriteco estis granda.
彼の精神性が大きかったのです。
Liaj interesoj estis grandegaj, same liaj interesoj pri iuj religioj.
彼が持つ興味関心は、諸宗教にも関心を持つほどに、広いものでした。
Li havis multajn kontaktojn kun judoj en Novjorko.
彼はニューヨークにおいて、ユダヤ人たちと多くの接点がありました。
Tie li aŭdis la jidan lingvon.
底ではヘブライ語を聞くことが出来ました。
Li eksciis pri la juda deveno de Zamenhof.
ザメンホフがユダヤ出身であったことも知りました。
Dum la dua mondmilito kaj poste li eksciis pri la Shoa, grandskala mortigo de judoj.
第2時世界大戦中やその後に、彼はユダヤ人の大規模虐殺、ショアー*1について知りました。
Apar­ta fakto ludis fortan rolon: Claude en la aĝo de 9 jaroj malkovris Esperan­ton kaj parolis pri tio kun sia instruisto de la elementa lernejo. Tiu ĉi ne ridis, ne primokis, sed aŭskultis respektoplene. Do Claude estis feliĉa. Dum la milito tiu instruisto malaperis kaj probable estis mortigita kiel judo. Tion eksciis Claude Piron. Konsekvence li havis multajn ligojn kun judaismo.
次のような特別なことがあり、彼の人生に大きな影響を与えました。すなわち、クロードが9歳の時にエスペラントを発見して、小学校の先生と話をした時、その先生は、笑いもせず、からかいもせず、真剣に聞いてくれたのです。クロードは幸せでした。ところが、その先生は戦争中に行方がわからなくなり、おそらくは、ユダヤ人として殺されたのでしょう。クロード・ピロンはそのことを知りました。そのような成り行きで、彼はユダヤ教と多くの縁を結ぶようになったのです。
«Sed mi neniam aŭdis, ke li havis rektan familian ligon al la judoj» diris Nicole Piron.
『そうなんですが、私は、クロードがユダヤ人と直接的な血縁関係があった言う話は聞いたことがありません』と、ニコル・ピロンは語りました。
30 junio 2008 La 13-an de septembro 2008 okazis renkontiĝo en CDELI en La Chaux-de-Fonds memore al Claude Piron.
2008年6月30日には、(スイスの自治体)ラ・ショー・ド・フォンにあるCDELI*2、クロード・ピロンを記念した集いが開催されました。
Foto de li aperis kovrilpaĝe en la revuo Esperanto.
彼の写真が専門雑誌「エスペラント」の表紙を飾りました。
La 15-an de novembro 2008 oka­zis denove seminario en CDELI en La Chaux-de-Fonds memore al Claude Pi­ron.
2008年11月15日にラ・ショー・ド・フォンにあるCDELIで、クロード・ピロン記念セミナーが再び、開催されました。
Jen parteto el la prelego de Mario Bélisle ĉe tiu okazo:
このセミナーでのマリオ・ベライルの講演からこんな話がありました。
«Solena okazo Du jarojn poste (en 1996), Marion kaj mi geedzigis. Je tiu okazo, mi demandis Claude, ĉu li akceptus esti mia atestanto, dum la geedziga ceremonio. Mi kuraĝis demandi lin, kvankam mi povis imagi, ke li daŭre havas plenplenan kalendaron. Kaj li amike akceptis. Dum la ceremonio, li ankaŭ laŭtlegis tekston de Sankta Paŭlo: «Quand bien même j’aurais le don des langues, sans amour, je ne suis rien» («Eĉ se mi havus talenton pri lingvoj, mi sen amo estas ne­ nio»). Kaj post tiu ceremonio, dum la bankedo, Claude kaj Nicole sidis ĉe tablo kun ses aliaj Esperanto-parolantaj invititoj, kiuj ĝoje sidis kun ili».
「荘厳な行事の2年後(1996年)に、私とマリアは結婚しました。私の結婚式で証人になってくれないかと、クロードに頼みました。彼の日程は忙しく詰まっていたと思っていましたが、敢えて頼んだのです。彼は引き受けてくれました。結婚式で彼は聖パウロの言葉を朗読しました。『Quand bien même j’aurais le don des langues, sans amour, je ne suis rien(たとえ、私には言語の才能があったとしても、私は愛無くしては何ものでもありません)』。結婚式の後のパーティーでクロードとニコルは招待された他の6人のエスペラント話者たちとテーブルに付き、楽しく過ごしました」


Multe pli oni povas legi pri li en Vikipedio en 9 malsamaj lingvoj. Estas kanalo ĉe YouTube kun liaj prelegoj.
ウィキペディアでは9ヶ国語で、彼についてもっと多くに事を読むことができます。YouTubeでは彼の講演のチャンネルがあります。
Liaj loĝlokoj estis:(クロード・ピロンの住居は次のとおり)

En Belgio, Namur – de 1931 ĝis 1956.
ベルギー、ナムール(1931 - 1956)
En Usono, Novjorko – de 1956 ĝis 1961.
米国、ニューヨーク(1956 - 1961)
En Svislando – de 1961 ĝis 2008:
スイス(1961 - 2008)
Grand-Lancy (1961–1966), Coppet (1966 –1999), Gland (1999–2008).
ランシー(1961–1966)、コペ(1966 –1999)、グラン(1999–2008)
Li neniam lo­ĝis en Parizo.
彼はパリに住んだことはありませんでした。

コメントをかく


「http://」を含む投稿は禁止されています。

利用規約をご確認のうえご記入下さい

管理人/副管理人のみ編集できます