Efektive, en esperanto, la plimulto el la vortoj situas kruce de perfekte konsekvencaj kvazaŭ-senfinaj serioj. Alivorte, ĝeneraliga asimilado okazas ne nur ĉe unu el la elementoj, sed ĉe almenaŭ du. La tabelvortoj estas nur aparta apliko de ĉi tiu principo. Ni prenu ekzemple tute alitipan vorton: ŝafejo. En la menso ĝi situas jene:
| ŝafo | |
| ŝafino | |
| ŝafido | |
| ŝafa | |
hundejo ĉevalejo bovejo | ŝafejo | kolombejo porkejo... |
| ŝafaĵo | |
| ŝafaro | |
| ŝafisto | |
...