初めてのイド語 - (エスペラント版)イド語運動
以下の記事は、エスペラント版ウィキペディアに投稿されている「イド語運動(Ido-movado)」の日本語訳です。エスペラント界からの視点で書かれた記事です。

Ido-movado イド語運動

Komenco 初めに

En 1900 francoj Louis Couturat kaj Leopold Leau, eluzante la lingvajn malfacilaĵojn en internaciaj kongresoj, dum tutmonda ekspozicio en Parizo iniciatis Delegacion por alpreno de la lingvo internacia kun la celo peti al Internacia Ligo de Akademioj elekti Lingvon Internacian, aŭ, se tiu rifuzus, mem krei komisionon por la elekto.
1900年に、フランス人のルイ・クーチュラとレオポルド・ローが、パリで開催された万国博覧会の期間中に国際会議の中で言語的な困難な問題を経験することにより、国際的な言語の採用のための代表団を創設した。それは国際語を選出するためのアカデミーの国際的な連合に依頼する目的を持ったものであったが、もし拒絶されたとしても、選出のための委員会をつくることさえも、目的にしていたのである。
En 1906 la Delegacio petis al Internacia Ligo de la Akademioj fari la elekton. En la 29-a de majo 1907 la lasta rifuzis, decidinte ne pridiskuti la demandon. Couturat aranĝis elekton de 12-ana Komisiono de la Delegacio. La esperantistoj elektis dum la UK en Cambridge specialan komisionon por trakti kun la Delegacio. La Delegacia Komisiono kunvenis 18-foje en Parizo 15-24 oktobro 1907 por ekzameni la sistemojn de lingvo internacia. Laŭ peto de Zamenhof, Esperanto estis defendata de Louis de Beaufront, la "Dua patro de Esperanto".naranazenana
1906年、代表団はアカデミーの国際連合に選出するための依頼をおこなった。1907年5月29日、その要請を討議しないと決定することで、アカデミーは受け入れようとしなかった。クーチュラは代表団の第12回委員会の選挙を企画した。エスペランティストたちはケンブリッチ・エスペラント世界大会で、代表団と交渉するための特別委員会を選出した。代表団の委員会は、国際言語の体系を検討協議するために、1907年の15日から17日にかけて、パリで、18回の会議を行った。ザメンホフの依頼によって、エスペラントが、”第二のエスペラントの父”といわれるルイ・ド・ボフロンによって擁護された。
Couturat, kiu estis unu el la juĝistoj de la Delegitaro, ne rajtis prezenti sian propran projekton; tial la projekto estis anonime prezentita sub pseŭdonimo Ido. Ĉar la aŭtoro ne povis ĵeti mem la maskon, Beaufront konsentis fariĝi lia pajlohomo kaj deklaris: «Mi estas Ido». Nur tiam li deklaris, ke aŭtoro de Ido estas li.
代表団の判定人のひとりであったクーチュラは自らの独自案を提出する権利がなかった。、そのプロジェクトは「イード」という仮名の下、匿名で提出されていたからである。その創作者は正体を明かすことが出来なかったので、ボフロンは彼の名義人になることに同意し、『自分がイードである』と宣言した。その時だけ、彼は「イードの作者は自分だ」と宣言したのであった。
Dum la lasta kunsido la ĉeestantaj 9 anoj ĉiesvoĉe akceptis principe Esperanton, sed sub la kondiĉo de kelkaj ŝanĝoj efektivigotaj de la Konstanta Komitato, laŭ la senco difinita en la konkludoj de la raporto de la sekretarioj (Couturat kaj Leau) de la komisiono kaj de la projekto "Ido", provante interkonsenti kun la Esperantista Lingva Komitato. Samtage en la Konstantan Komitaton estis elektitaj: Wilhelm Ostwald, prezidanto, Jan Micislaw Baudouin de Courtenay, Otto Jespersen anoj; Louis Couturat, Leopold Leau, sekretarioj. Poste oni alelektis Louis de Beaufront "pro lia speciala kompetenteco".
その会合で、9人の出席者は、満場一致で原則的にエスペラントを採用したものの、常任委員会の実現しようとする若干の変更という条件付きであった。その条件とは、エスペランティスト言語委員会と合意を試みて、調査委員会書記(クーチュラとロー)の最終報告書に定められた意味に従うとするものであった。同日、常任委員会委員に選ばれたのは委員として、ヴィルヘルム・オストヴァルトとヤン・ボードゥアン・ド・クルトネとオットー・イェスペルセン、書記としてルイ・クーチュラとレオポルド・ローであった。その後、「特別な適性」があるとの理由で、ルイ・ド・ボフロンが追加選任された。
La Konstanta Komitato informis Zamenhof kaj la Esperantistan Lingvan Komitaton kaj petis tujan respondon. La decido prokrastiĝis kaj Ostwald deklaris, ke la Konstanta Komitato agos libere kaj rezervas al si la rajton sin turni al la publiko en ĉiu formo opiniata utila.
常任委員会はザメンホフとエスペラント言語委員会に通知、即時の回答を求めた。その決定は延期されたので、オズワルドは「常任委員会は自由に行動し、有益な見解のあらゆる形態で公衆に対して照会する権利を留保していると、宣言した。
En la 7-a de januaro 1908 la prezidanto de Lingva Komitato, Émile Boirac publikigis la respondon: el 61 Lingva-Komitatanoj nur 8 plene aprobis la Delegaci-reformojn. Samdate Zamenhof alvokis per "Cirkulera letero al ĉiuj Esperantistoj" resti fidelaj al Esperanto, ĉar nur per unueco estas akirebla konfido de la mondo. En la 29-a de marto 1908, Zamenhof rifuzis la nomon Esperanto (reformita) por la nova lingvo.
1908年1月7日、言語委員会委員長、エミール・ブワラックはその回答を明らかにした。すなわち、61名の言語委員中の8委員だけが、代表団の修正案に賛成した。同じ日、ザメンホフは「すべてのエスペランティストへの回状書簡」で、世界の信頼を得るのは統一性だけであるので、エスペラントへの忠誠を維持するように呼びかけた。1908年5月29日、ザメンホフは新しい言語として「修正された」エスペラントという名称を拒絶した。
Leon Bollack, proponinto de Lingvo blua, rapide lasis sian projekton kaj iĝis idisto, sed ĝis majo 1908 L. de Beaufront kontraŭbatalis reformojn. Louis de Beaufront aliĝis al la projekto de tiu "Ido". Pli poste, li deklaris, ke li mem estas la aŭtoro de la broŝuro kun la reforma lingvoprojekto.
「Lingvo blua(青い言語)」という人工言語の提案者であるレオン・ボラックは、すぐに自らの言語をあきらめて、イディストになった。しかし、ルイ・ド・ボフロンは1908年5月まで修正に対して反対運動をしていた。その「イド語」のプロジェクトに、ルイ・ド・ボフロンが加わったのだ。さらにその後、彼は、自らが修正言語プロジェクトの冊子の筆者であるとまで、明らかにしたのだった。
La kreintoj de Ido, elektante tiun nomon por la nova lingvo, montris, ke ili estas lertaj reklamistoj, ĉar la plej efika batalilo de Ido kontraŭ Esperanto en la unua momento estas ĝuste tiu ĉi nomo "Ido" kredigante, ke la lingvo Ido estas ja ido de Esperanto bazita sur tiaj samaj principoj, kiajn havas la patro, kaj diferenciĝanta nur per flankaj, malĉefaj, facile ŝanĝeblaj detaletoj. Ŝajnis memkompreneble, ke Ido, estante nur posta formo de Esperanto, estas pli perfekta ol ĝi, ĉar la filo, naskiĝinte pli malfrue, povis profiti la antaŭan sperton de la patro kaj evoluante pliboniĝis.
(新しい言語の名称を「イド」とした)イド語の創設者たちは、宣伝が巧みであったことを示していた。エスペラントに対抗するイド語の最も効果的な武器は初めから、この「イド」という名称であったからである。副次的で簡単に変更可能な細かなところだけに区別をつけて、イド語は、同じ原理を基礎にしたエスペラントという父をもった「子(イド)」であると、信用させたのである。イド語はエスペラントの将来の形態であり、より完全であるということが自然に理解できるようなものである。なぜなら、息子はより遅れて誕生するが、父親の以前の体験を利用することができて、発展し、改善されるからである。
Ekde 1908 (kaj ĝis 1914) aperis la revuo Progreso, unue en Esperanto, poste en la nova lingvo, kiun oni nomis iom post iom Ido. En 1909 estis fondita Uniono dil Amiki di la Linguo Internaciona, laŭ kies statuto kreiĝis la unua Ido-Akademio. Sekretario kaj ĉefa aganto en la Akademio estis Couturat, kiu aperigis la lingvajn diskutojn de la Akademio, kaj ties decidojn, en Progreso.
1908年から(1914年まで)、専門誌「Progreso」が発刊された。初めはエスペラントで、次第にイド語という名称の新しい言語の専門誌である。1909年、最初のイド語アカデミーが作った規約に従った「国際言語友好ユニオン」が創設された。そのアカデミーでの主な活動家であり幹事は、クーチュラであった。彼は「Progreso」誌で、アカデミーの言語上の討論を行い、そこで決定を下していた。
El 307 esperanto-societoj ĝis 1910 nur 14 aprobis Idon. La rompo inter la Delegacio kaj esperantistaro estas klarigebla per tio, ke ambaŭ flankoj esperis venki apartiĝinte de la alipartianoj. Laŭ Enciklopedio de Esperanto, dum preskaŭ 20% da Esperanto-gvidantoj aliĝis al la lingvo, el la Esperantistaj amasoj ĝi povis altiri apenaŭ 3-4%. Multaj francaj viglaj Esperantistoj, kiel Edouard Breon, René Lemaire kaj RODET sekvis Beaufront pro lia influo. Aliaj, kiel Ivan A. Georgov devigis sekvi la decidojn de Delegitaro.
1910年までにエスペラントの307団体の内、14団体だけがイド語を採用した。これで、代表団とエスペラント界との断絶は、両者ともに一方の仲間から離れて、打ち勝つことを望んでいたが明確になった。エスペラント百科事典によると、少なくとも20%のエスペラント指導者がイド語に加わったのに対して、エスペランティストの僅か3.4%しか引き寄せることが出来なかった。活発なフランス人エスペランティストたちの多くは、エドゥアール・ブレオンやルネ・ルメールやロデのように、ボフロンの影響を受けて彼に従った。イヴァン・A・ゲオルクのように、代表団の決定に従うように強いられた人もいた。
Notinde estas la kazo de Luksemburgo, kie ĉiuj esperantistoj fariĝis idistoj, kaj nur post 1920 la Esperanto-movado reviviĝis en la lando. En Belgio, la ĉefa esperantisto Charles Lemaire fariĝis idisto, kaj la plej gravaj movadanoj sekvis lin. En Svedio, la Ido-skismo diskrevigis la movadon, Alfred Sandborg fariĝis fanatika malamiko de Esperanto, same la gazeto, kiun li redaktis. En tiu lando, la idista movado tre forte ĝenis kaj malutilis dum kelkaj jaroj la Esperantismon. La gazetaro tute rifuzis ion enpresi pri Esperanto, ĉar tuj la idistoj polemikis.
ルクセンブルグの場合は注目に値するもので、そこではすべてのエスペランティストがイディストになったものの1920年以降にはその国で、エスペラント運動がリバイバルした。ベルギーでは、主要なエスペランティストのシャルル・ルメールがイディストになり、運動の重鎮たちが彼に従った。スイスではエスペラント運動が引き裂かれ、アルフレート・サンドボリはエスペラントの熱狂的な反対者となり、同じく、彼が編集していた雑誌も、そうなった。この国ではイド語運動がとても強く数年間、、エスペラント主義を害した。報道機関は、エスペラントについて取り上げることを拒否したが、それはいディストたちがすぐに論戦を仕掛けたからであった。
En tiu periodo, idistoj tre forte kaj ofte perfide atakis la Esperanto-movadon. Idistoj republikigis la projekton kreitan en 1894 de Zamenhof por balotado inter la abonantoj de l' revuo Esperanto sen permeso de li por apogi siajn ideojn. En Danio, multaj Esperantistoj transiris al Ido, pro influo de prof. Jespersen, kiu en Kopenhago kaj per la gazetaro en la tuta lando gvidis fortan batalon kontraŭ Esperanto. Lia famo helpis lin; sed li ne sukcesis krei grandan Ido-movadon. Oni fariĝis skeptika pri la mondlingva problemo. La kontraŭ-Ido-polemikon en Kopenhago gvidis Margrethe Caroline Noll, en Britio Austin Richardson kaj Émile Boirac en Francio, sed la plej grava batalanto kontraŭ idismo en tiu periodo estis René de Saussure.
この時代に、イディストたちは、エスペラント運動を激しくしかも不誠実に攻撃した。自らの考えかたの拠り所としようとして、イディストたちはザメンホフの許可なく「Esperanto」誌の定期購読者の中で投票を行うために、1894年にザメンホフが創作したプロジェクトを再発刊した。デンマークでは、コペンハーゲンやすべての国の雑誌でエスペラントを激しく攻撃していたイェスペルセン教授の影響で多くのエスペランティストがイド語に移った。彼の名声のおかげであったが、イド語ムーブメントを成長されることには失敗した。人々は世界言語の問題について懐疑的なったのだ。コペンハーゲンで、対イド語論戦を指導したのは、マルグレーテ・カロリーヌ・ノルであったし、英国では、オースティン・リチャードソン、フランスではエミール・ブワラックであった。しかしこの時代の最も偉大な対イド語戦士は、レーネ・ド・ソシルであった。
Saussure montris la principon de Neceso kaj sufiĉo, per kiu li kontraŭstaris la kritikon de Louis Couturat ke Esperanto ne kongruas kun la principo de Renversebleco.
ソシルは必要及び十分の原理をしめしながら、「エスペラントは可逆性の原理に一致しない」とするルイ・クーチュラの批判に反論した。

Periodo de "Stabileco" 『安定』の時代

En marto de la jaro 1912 la Ido-Akademio mem decidis, ke nenio plu estos aliigota dum certa periodo, por ke la lingvo elproviĝu trankvile (unua periodo de stabileco). Tiu unua periodo de stabileco rompiĝis en 1913, sed ĝin sekvis tuj nova periodo de stabileco, kiu estus devinta daŭri de 1914 ĝis 1924. Tiu decido haltigi la reformojn vekis ioman malentuziasmon inter la idistaj reformemuloj: Otto Jespersen forlasis Idon, kaj Charles Lemaire ekdisputis kun Couturat.
1912年3月、イド語アカデミーは、ある一定期間、冷静になってイド語を十分に試用するため、何も変更しないことを決定した(第一次安定時代)。この第一次安定期は1913年に中断したものの、1914年から1924年まで続いた新たな安定期があった。改革を中止するという決定は、改革好きなイディストたちの中にある種の冷淡的な感情をもたらした。すなわち、オットー・ジェファーソンはイド語を離れ、またシャルル・ルメールは、クーチュラと争いを始めた。
Jespersen kredis ke difektoj en la lingvo kulpas la malrapidan disvastigadon de Ido. Li tial do kreis sian propran projekton, Novialo.
イェスペルセンは、言語の欠陥はイド語の緩慢な普及活動に責任があると思った。そのため彼は独自の人工言語「ノヴィアル」を創設した。
Ankoraŭ en 1914 estiĝis Uniono di la Linguo Internaciona Ido, la plej daŭra kaj vivtena Ido-organizo.
さらに1914年には、国際言語イド語ユニオンが繁盛した。これは、もっとも長続きしているイド語組織である。
Ido aperis en 1907 sen beletro, kiu eĉ estis konsiderata avantaĝo apud la seriozaj sciencaj, teknikaj, praktikaj, komercaj aferoj. Tamen, ekde 1912, en la periodo de lingvostabiligo, aperis beletro originala kaj tradukita.
イド語は、厳格な科学的な事柄や、技術的、実用的、商業的な事柄に向いていると考えられ、文芸などはなく、1907年に生まれたのであった。しかし、1912年から言語安定期の時代の中で、オリジナルや翻訳の文芸が現れてきた。

Unua mondmilito 第一次世界大戦

En tiu tempo, idistoj propagandis ekster la Esperanto-movado kaj faris anojn el ne-esperantistoj. Baldaŭ tamen misa destino trafis la Ido-movadon: Couturat subite mortis en aŭtomobil-akcidento milit-komence (1914) kaj la Unua mondmilito preskaŭ malaperigis ilian movadon, kaj kelkaj de iliaj ĵusbakitaj anoj, kiel Béla Schuller, pasis al Esperanto.
この時期に、イディストたちはエスペラント運動の外部で宣伝を行い、エスペランティスト出身でない会員をつくった。しかしすぐに不運がイド語運動を襲った。すなわち、クーチュラが戦争初期に交通事故で死亡(1914年)、また、第一次世界大戦が彼らの運動をほとんど消滅させてしまったのである。また、イド語を始めたばかりの会員も、ベーラ・シュレルのように、エスペラントにやって来た。
De 1916 la gazeto 'Esperanto' estis malpermesita en Francio kaj malgraŭ interveno de generalo Sébert ĉe ministro Painlevé tiu ĉi malpermeso ne estis forigita. La milita aŭtoritato, kiu decidis pri tio, bazis sin sur la prijuĝo de oficiro de cenzuro, fama Esperantisto, fariĝinta Idisto (la gazeto havis tiam 300 abonantojn en Francio).
フランスでは1916年から「Esperanto」誌が発禁された。ペインレヴェ大臣の下のセーベルト将軍が介入したものの、発禁は廃止されなかった。このことを決定した軍事当局者は、有名なエスペランティストがイディストになったという検閲官の判断に基づくものであった。(この専門誌は当時、フランスで300人の購読者がいた)
Sed en 1916, la Ido-movado apenaŭ survivis, ankaŭ tiujare, multaj germanaj idistoj forlasis la movadon por apogi Wede pro militperioda naciismo sekvante Wilhelm Ostwald, la ĉefa idisto en Germanio. Idistoj de neŭtralaj landoj provis aperigi artikolojn kaj en oktobro, kelkaj idistoj de Svisio kunvenis kaj decidis provizore rekomenci la agadon de la "Uniono".
しかし1916年、やっと生き残ったイド語運動であったが、この年にも、多くのドイツ人イディイストたちが、ドイツの収容なイディイストであるヴィルヘルム・オストヴァルトにしたがって、戦争期間の民族主義のため、「Wede」(世界ドイツ語)を支持するために、イド語運動を離れた。中立国のイディイストたちは10月に記事を出す試みを行い、スイスの数名のイディイストたちは「ユニオン」の活動を再開することを暫定的に決定した。
En januaro 1917 la Svisaj Schneeberger e Waltisbühl, sekretario kaj kasisto de la "Uniono", redaktis alvokon al Unionanoj kaj aliaj Idistoj, atentigante la oficialan formon de Ido laŭ la laboroj de la Ido-Akademio kaj petante sendi la kontribuaĵojn por la pasintaj militojaroj. Respondo al tiu alvoko estis artikolo de Beaufront en julio, per kiu li postulis »la desaparo dil Uniono e di lua komitato« (malapero de la Uniono kaj de ĝia komitato) pro la psikologia situo dum kaj post la milito kaj konsideris »omna rivivigo ... kom neoportuna, danjeroza e mem neposibla« (ĉiu revivigo ... kiel neoportuna, danĝera kaj eĉ neebla), ankaŭ pro statutaj argumentoj. La kontraŭopinio esprimata de Svisoj kaj Aŭstroj baldaŭ aperis, sed Beaufront tenis sian vidpunkton kaj antaŭvidis nur la renaskon de la Ido-akademio.
1917年1月、スイス人のシュネーベルガーとヴォルティスルブル(イド語ユニオンの幹事と会計係)は、ユニオンの会員やイディイストたちにに対して、イド語アカデミーの作業によるイド語の公式形態に注意を向け、過ぎ去った戦争中の年の寄付を送るように、呼びかけた。その呼びかけに対する返答は6月のボフロンからの記事であった。その記事で、ボフロンは戦争中および戦後の心理的な状況の故に「ユニオンとその委員会の無効だ」と要求し、『すべての復旧は、不都合で危険で不可能である』とみなした。すぐにスイスとオーストリアからの反論がだされたものの、ボフロンは自らの意見をとって、イド語アカデミーの再結成だけを予測した。

Inter la Mondmilitoj 世界大戦中

La Ido-movado reviviĝis militofine malgraŭ ke en aprilo 1919 Beaufront ripetis en Mondo sian vidpunton pri la »fakta morto« de la Uniono, sed ne de la akademio, kaj konsideris kiel vana la provo revivigi ĝin. Dum pluraj semajnoj nenio okazis internacie, sed la naciaj societoj rekomencis labori kaj propagandi. En septembro Bakonyi kiel sekretario de la Uniono, notante la kreskan intereson de oficalaj aŭtoritatoj pri lingvo internacia, rekomendis al la komitatanoj kaj akademianoj repreni siajn postenojn kaj proponis konsideri rigardi la opinion de Beaufront kiel eksiĝo.
1919年4月にボフロンがアカデミではなくユニオンの『事実上の消滅』についての自説を繰り返し、その復活の試みは無駄であるとみなしたにも関わらず、イド語運動は終戦に復活した。数週間の間、国際的には何もでは起らなかったが、それぞれの国では事業と宣伝が再び始まったのである。9月にはユニオンの幹事としてバコニィーが、国際言語についての公式的な権威への関心に気づき、委員会委員やアカデミー会員にたいして自らの役職に戻るように勧告し、ボフロンの見解を退けることを提案した。

En 1918 Kuomintango, en Ĉinio adoptis Idon kiel helplingvon al siaj internaciaj rilatoj. Komunista Internacio (Kominterno) pridiskutis la demandon pri Esperanto en sia 2-a kongreso, en 1920, kiam hispana delegito Pestana proponis, „ke ĉiu oratoro en internacia kongreso“ parolu en la plej facila por li lingvo kaj ke el ĉiu parolado estu farata nur unu traduko en helpa lingvo Esperanto.“ La propono estis transdonita al Ekzekutiva komitato por pristudo. Similan proponon prezentis al Kominterno skribforme Raimond Lefebvre, Bombacci kaj 23 aliaj subskribintoj. Rezulte la sekretariaro de Kominterno formis specialan studkomisionon en konsisto de J. Pogany (ekskomisaro en Hungara Sovetrespubliko), Henri Guilbeaux kaj Hans Itschner. En la 3-a kongreso de Komintern, en julio 1921, la demando pri Lingvo Internacia denove estis priparolita kaj oni denove komisiis la aferon al la Ekzekutiva Komitato. Sub influo de la idisto Itschner, sekretario de la studkomisiono, tiu ĉi lasta nemulton studis. Per du voĉoj de Itschner mem kaj Guilbeaŭ, malgraŭ sindeteno de la prezidanto Pogány la komisiono decidis aprobi Esperanton kaj Idon samtempe; sed rekomendis al ĉiuj komunistoj lerni prefere Idon kiel „pli perfektan“ ol Esperanto. Tiu ĉi „decido“, neniam aprobita de Kominterno mem, estis blufe uzita de l' idistoj por propagando de Ido en komunistaj medioj. En Francio la gazetoj L' E-iste Revolutionnaire kaj L' Antinationaliste ĉefe utilis por kontraŭbatali la agadon de Idistoj, kiuj dum la periodo 1919-1924 tre malhelpis la varbadon de Fédération Espérantiste Ouvrière.
1918年、中国の国民党が自らの国際関係に対する補助言語としてイド語を採用した。コミンテルンは1920年の第2回大会でエスペラントについて討議した、この時、スペインの代議員ペスタナは、『国際大会でのすべての演説者』は、最も簡単な言語で話すべきであり、すべての演説は補助言語エスペラントで翻訳されるべきだと提案した。その提案は研究課題として執行委員会に引き継がれた。レイモン・ルフェーブルやボムバッチら23名の署名者たちが同様な提案をコミンテルンに書面で提出した。結果的に、コミンテルンの執行部は、J・ ポガーニ(ハンガリー評議会共和国の元人民委員)とアンリ・ギルボーとハンス・イツナーからなる特別研究委員会をつくった。1921年7月、コミンテルン第2回大会において、国際語についての問題が再びとりあげられ、執行委員会に委任された。研究委員会の幹事であったイディストのイツナーの影響のもとで、これは全く調べられなかった。委員長のポガーニが棄権したにもかかわらず、イツナーとギルボーの二票で、エスペラントとイド語を同時に認めるという決定がなされた。だが、その決定は、エスペラントよりもイド語のほうがより完全なので、イド語を学習することを奨励していた。この『決定』は、コミンテルン自体の決定ではなかったが、共産主義者たちの媒体のなかで、イド語のプロパガンタのために、イディストたちによって誇張して用いられた。フランスでは「革命的なエペランティスト」誌や「反国家主義者」誌が、1919年から1924年の間にエスペランティスト労働者同盟の募集に対して激しく妨害したイディストたちの行動に対抗するために、役に立った。
Ekde 1921, preskaŭ ĉiujare, okazis internaciaj Ido-renkontiĝoj. Teodor Kanev en 1922-23 provis organizi Ido-movadon, la renkontiĝoj aprobis novan statuton. Renaskiĝis ankaŭ la Akademio de Ido sub influo de Beaufront.
1921年からほとんど毎年、イド語の国際会議が行われている。1922年1923年には、テオドール・カネフがイド語運動の組織化を試み、その会合では新しい会則が作られた。またボフロンの影響のもとで、イド語アカデミーも復活したのだった。
Tiam la Ido-movado en kelkaj landoj, kiel Peruo, sukcesis egalpezi kun Esperanto-movado, sed en aliaj, kiel Bulgario, la ido-movado ne enradikiĝis. En Svedio, kie la Ido-movado estis forta, jam de 1916 la idismo montris signojn de malprogreso, kiu post 1927 estas katastrofa; restas ankoraŭ kelkaj „generaloj sen armeo“ kaj ili senskrupule uzas ĉiujn eblajn okazojn por malutili al Esperanto.
数カ国の中での当時のイド語運動は、ペルーのように、エスペラント運動に匹敵するものであったものの、ブルガリアのようにその他の国では、根を下ろすことが出来なかった。イド語運動が盛んだったソビエトではすでに1916年から停滞の兆しを見せていた。1927年後には、運動は壊滅した。『兵隊のいない将校たち』は数人、残っており、彼らはエスペラントを害するためにあらゆることをしていた。
La konkuro Ido-Esperanto daŭris en la dudekaj jaroj, en la beletro-eldonado. Esperanto tiuterene havis grandan avantaĝon, ja ĝi siatempe aperis kun beletro. En Hungario ekde 1922 aperis la fama revuo Literatura Mondo, kun tradukoj de eminentaj beletroj. En 1929 en Berlino aperis esperanta traduko de La Cikoni-kalifo, romano de Mihály Babits, malgraŭ li mem estis idisto, kiu alte taksis la beletrajn atingojn de Esperanto. En 1933 li verkis ampleksan studon pri la hungara beletro por Hungara Antologio, kiun Kalocsay tradukis Esperanten.
イド語とエスペラントの競争は文芸出版で20年間、継続された。エスペラントはこの地域では有利であったし、文芸と共にがあったのだ。ハンガリーで1922年から卓越した翻訳が掲載された有名な専門誌「Literatura Mondo(文学界)」が出版されいた。1929年にはベルリンでバビチ・ミハーイの小説「コウノトリ・カリフ」は、彼自身がイディイスト出会ったにも関わらず、エスペラントの文芸の到達点として高く評価していたものだ。1033年、彼はカロツアイがエスペラントに翻訳したハンガリーの文学選集のためのハンガリー文芸について包括的な研究を著した。
En 1924 la Akademio decidis aldoni al Ido nur en vortara kampo, kaj nenion plu ŝanĝi en ĝia gramatiko ĝis 1928. Tio tre malplaĉis al la reformemaj idistoj, kiuj grupiĝis ĉirkaŭ la periodaĵo Mondo. Pro tio en 1927 tiu organo malfermiĝis al lingvaj diskutoj pri reformoj. Rezulte aperis dudeko da novaj lingvoprojektoj, kies aŭtoroj sin lasis rekonduki en la epokon de la individuisma utopia projektado. La disputoj inter konservativuloj kaj reformemuloj iĝis tiel akraj, ke jam en 1928 la Ido-Akademio decidis ne plu uzi Mondo kiel organon, kaj preferis adopti propran organon, disponigitan de la konservativa idisto A. Noetzli (Ofical Informilo dil ldo-Akademio, 1928-1929).
1924年、アカデミーは辞書分野においてのみイド語に加える決定をし、1928年までイド語の文法には何の変化もなかった。そのことは、定期刊行物「Mondo」に集っていた改革派のイディイストたちには不満であった。そのために1927年、その機関紙は改革についての言語的議論を始めた。その結果、20もの新しい言語プロジェクトが現れた。その企画者たちは個人主義的ユートピア的プロジェクトの時代に引き戻された。保守派と改革派の議論は先鋭化したので、1928年にイド語アカデミーは「Mondo」を機関紙としてこれ以上、用いないと決定し、保守派のイディストA・ノエッツリによる任意の独自の機関紙を採用した(1929-1928年、イド語アカデミー公式情報)
Neatenditan apogon la Ido-movado ricevis en 1926, kiam aperis la plej grava, eĉ hodiaŭ uzata enciklopedio Hungaria, en kiu la lingvisto Mózes Rubinyi en ampleksa artikolo pri la "Mondlingvo" preferis Idon kontraŭ Esperanto, kvankam emfazante ankaŭ la rifuzon de la tiutempa lingvoscienco.
1926年にイド語運動は思いがけない支援を得た。今日でもハンガリーの百科事典として使われている、最も重要な百科事典が出版され、その中で、言語学者のモーゼス・ルビニーが『世界言語』についての記事の中で、当時の言語学界でも拒絶されていたにもかかわらず、
エスペラントよりもイド語を選んだのである。
En 1929 la skismo plenumiĝis: granda parto el la reformemuloj migris al Okcidentalo, kaj parto, kune kun la revuo Mondo, al la ĵusnaskita Novialo (1929). La restanta Ido-movado reorganiziĝis: la hodiaŭa Uniono por la Linguo Internaciona (ULI) naskiĝis en 1929. La Ido-Akademio, nun sen ekstremaj reformistoj, reorganiziĝis kaj adoptis kiel organon la renaskitan Progreso (ekde 1931, ĝis nun). La nova akademio havis de 9 ĝis 15 anoj, estis organo de ULI, kaj elektiĝis fare de la Ido-instruistoj. Ĝia celo estis la perfektigo kaj la unueca evoluigo de la lingvo mem. Kelkaj idistoj kaj kelkaj akademianoj provis intertempe ankoraŭ reformi la lingvon, sed la konservativa idistaro, nun majoritata, malhelpis tion. Lasta skismo okazis en 1934: samjare la Ido-kongreso decidis pri nova stabileco-periodo, kiu estus devinta daŭri ĝis 1937. En ĉi tiu jaro la Ido-Akademio, unuanime, decidis, ke kiel bazon de lingvaj diskutoj oni adoptos la "klasikan" Idon de 1913. Al la idistoj estos permesate utiligi nur prove novaĵojn, eventuale nur en literatura kaj scienca kampoj.
1929年、大分裂が置きてしまった。改革派の体部分がオクツィデンタルへ移ってしまい、「Mondo」誌と共にいた一派は、生まれたばかりの「ノヴィアル」(1929年)に移ったのである。残っているイド語運動は再編成し、今日の国際言語のためのユニオン(ULI)になった(1929年)。極端な改革主義者がいないイド語アカデミーは再編され新しく生まれ変わった「Pregreso」誌(1031年から現在まで)を機関紙として採用し、新しいアカデミーは9名から15名の会員をもち、ULIの機関となり、イド語教師たちによって選出されている。その目的はイド語自体の完成と一貫した発展である。何名かのイディイストたちとアカデミー会員たちは未だに言語の改良を試みているものの、保守的なイディイストたちは、現在は多数派となって、それを邪魔している。最後の分裂は1934年に起きた。この年、イド語大会で(1937年まで継続すべきとする)新たな安定期について決定した。同年、イド語アカデミーは満場一致で、1913年の『古典的』イド語を言語の討論として採用することを決定した。イディイストたちに対して試験的に新語や、場合によっては文学や学問的な分野にだけ、活用するものであった。

Moderna Periodo 現代

La Ido-Akademio restariĝis post la dua mondmilito, sub la direkto de S. Auerbach, reveninta al Ido post Novialista fazo. Post la morto de Auerbach, tamen, dum la komenco de la 1960-aj jaroj, la akademio iom post iom "endormiĝis". Ĝi absorbiĝis rekte en la Komitaton de ULII, kies "lingva sekretario" vakis dum multaj jaroj (dum la 1970-jardeko). Nuntempe Ido ne plu havas ian lingvan komitaton, kvankam depost kelkaj jaroj ULII ree havas lingvan sekretarion.
イド語アカデミーは第二次世界大戦後、ノヴィアルから復帰したS・アウエルバッハの指導のもとで再建された。しかし、アウエルバッハの死後、1960年代初め、アカデミーは次第に『休眠』してゆく。それは多年に渡り(1970年代)に国際言語のためのユニオンの幹事が空席になったためだ。イド語は現在、数年後にユニオンには言語幹事はいるものの、言語委員会というものはない。
En 1996 artikolo en Progreso diras "la mentala stando qua karakterizas ta reformemeso esas responsiva por la nunatempa katastrofo di nia movemento" (la mensa stato, kiu karakterizas tiun reformemon, estas responsa por la nuntempa katastrofo de nia movado). 1996年、
「Progreso」誌の記事によると、「その改革好きを特徴づける精神状態に、現在の我々の運動の崩壊の責任がある」。
Organizita Ido-movado ekzistas nun, plejparte danke al la Interreto kaj malmultaj entuziasmuloj. Multaj idistoj sufiĉe bone parolas Esperanton. Ido-Vikipedio havas pli 27 mil artikolojn, multaj el ili, estante malgrandaj, ne enhavas markilon pri sia ĝermeco (stub-ŝablonon).
組織化されたイド語運動はインターネットと小数の熱狂的なファンのおかげで、現在も存在している。多くのイディイストたちはかなりエスペラントを話せる。イド語版ウィキペディアは2万7千以上の記事をもっており、それらの多くは短いのものであり、自らのテンプレートはない。

Internaciaj Ido-kongresoj 国際的なイド語大会

Internaciaj Ido-kongresoj estas nomataj Ido-konferencoj kaj okazas neregule ĉiam en Eŭropo ekde 1921.
国際的イド語大会はイド語会議と称されて1921年から毎回、ヨーロッパで開催されている。

Simboloj de Ido-Movado イド語運動のシンボル

Kiel Esperanto-movado, Ido-movado ankaŭ havas simbolojn:
エスペラント運動のように、イド語運動にもシンボルがある。
La blua koloro (eble proponita de Leon Bollack);
青い色(おそらくレオン・ボラックによって提案されたもの)
Ido-stelo;
イド語の星
Blua Flago;
イド語の旗
Ido-Himno;
イド語讃歌
Ido-Himno
La Ido Himno estas malmulte konata, eble estas kantata kun la muziko de "La Espero".
イド語讃歌はよく知られていない。おそらく『La Espero』の音楽で歌われている。
Ido Himno (de Sten Liljedahl)
ステン・リイェダールによるイド語讃歌
Yen ni venas mikra Idistaro
我らは小さなイディストの集まりにやって来て
kun ideo bel e praktikal,
美しく実践的な考えをもって、
por montrar ad obstinem homaro
頑固な人類に指し示すために、
maxim bona verko mondlingual,
最良の世界言語の書物を、
Lernez Ido simpla e sparema
素朴で慎ましいイド語を学ぼう
nam stranjera lingui desfacil
難しい外国語は
esas nur obstakli disipema,
無駄なだけだから、
qui impedas agi plu fertil.
肥えた活動のジャナになるだけだから

Helpez do per honoroz kombato,
名誉ある戦いで助けよう
frati sur la tero sospirant,
嘆息する地上の兄弟たちを
al felicoza e vinkoza fato,
幸多く勝利の運命に対して
quan meritas linguo unigant!
統一する言語は、それにふさわしい!
Vivez Ido, nia grand idolo,
イド語を活かそう、我らの偉大なアイドル
kom la vera linguo futural!
真なる未来言語として!
Brilez stelo, nia kar simbolo,
星を輝かせよう、我らのシンボル
klare tra la mondo unesal!
統一世界を貫き、明らかに

Eksteraj ligiloj 外部リンク