初めてのイド語 - ボフロン
初期の「イド語」文法を作り上げたルイ・デ・ボフロンに関する記事を、アーカイブの中で、見つけました。
https://web.archive.org/web/20120127130255/http://...
以下は、エスペラントから日本語に翻訳したものです。エスペラント側から見たボフロン像ですから、「裏切り者」への容赦のない批判が込められています。貧しい孤児の出身であるボフロンだから、その行動は信用できない、と言わんばかりです。

La franca savinto de Esperanto(エスペラントのフランスの救世主)

Louis de Beaufront(ルイ・ド・ボフロン)

Roland Jossinet (筆者 ローラン・ジョシネ)
Artikolo reprodukita el "Franca Esperantisto"
「フランスのエスペランティスト」から転載された記事
Junio 1998, n-ro 498, pp. 42-48
1998年6月、498号、42-48頁。
(speciala numero 1898-1998 - Centjara asocia Esperanto-movado en Francio - Unua Kajero 1898-1926)
(特集号「1898-1998、100年のフランスのエスペラント運動、第1部[1898-1926])
若き日のボフロン
Vilaĝo Marestmontiers, 30 km sude de Amiens. [1] Vi eniru en ĝian tute malgrandan tombejon kaj vi trovos tombon kun cementa kovraĵo tute sennoma, eĉ sen la skribo "Ci-git" (tie kuŝas), neniu nomo. Nur krucifikso.
アミアン*1から南へ30キロにあるマレストモンティエ村。そこの小さな墓地に入ると、「ここに眠る」との墓碑もない、無名の墓がある。ただ、十字架があるだけだ。
Tie ripozas tiu, kiu estis la unua savinto de Esperanto kaj kiu fariĝis poste malfidela je ĝi. Ĉu vi demandas pri lia nomo? Ĝi estas Beaufront. [2]
そこには、フランスの最初の救世主であり、その後に裏切り者となった人物が永眠している。彼の名前は誰だろう?「ボフロン」である。*2
Kiam, pro pulma sangalfluo, li mortis, la 8-an de Januaro 1935, absolute neniu sciis liajn verajn antaŭnomojn kaj... familian nomon; lia amiko René Lemaire (1876-1954), industriisto en Epernay, kiu estis dum dek jaroj la unua sekretario de la Societo por la Propagando de Esperanto, ankaŭ idisto - kvankam neaganta - estis alvokita de la lasta familio, ĉe kiu Beaufront vivis kiel privata instruisto.
1935年1月8日、彼が肺うっ血のために死亡した時、誰も彼の本名も名字も全く知らなかったという。ボフロンの友人レーネ・ロメール(René Lemaire) (1876-1954))は、ボフロンが家庭教師として生活していた最後の家族から呼びだされた。
Neniun oficialan paperon oni trovis. Cetere, kelkajn tagojn antaŭ sia morto, Beaufront bruligis plurajn dokumentojn el Britujo.
何の公式文書も見つからなかった。自らの死の数日前に、ボフロンは英国からの複数の文書を燃やしていた。
Fraŭlo, sen konata familio li estis. Oni deklaris lian morton en la urbodomo de vilaĝo Thezy-Glimont (10 km sude de Amiens) kie li mortis, sub la nomoj, kiujn li mem donis al si: "de Beaufront, Pierre, Josselin, Gerald, Eugène, Albert, Louis, naskiĝinta en Paris, la 3-an de Oktobro 1855 - filo de patro kaj de patrino, kies nomoj ne estas konataj de la deklaranto". [3]
彼は家族もいない独身だった。彼の死は、亡くなった(アミアンから南へ10キロにある)テジー=グリモンの村役場にて宣告された。「ド・ボフロン、ピエール、ジョスラン、ジェラール、ユージン、アルベール、ルイ。パリにて1855年10月3日に生まれる。宣告者は知らない名の父母の息子」という名前の元での死亡宣告であった。*3
Apud Marestmontiers, en alia vilaĝo Grivesnes, kie li preskaŭ konstante restadis 27 jarojn en la bieno "La Folie" [4] li ricevis, por partopreni la leĝajn elektojn, balotkarton [5] kun la samaj nomoj, antaŭnomoj kaj la profesia indiko "homme de lettres" (verkisto). Malgraŭ tio evidentiĝis, ke lia familia nomo estis tute alia.
別の村グリバンス村の中のマレストモンティエの傍らに、彼は「La Foli」*4という地所で27年間、滞在していた。法律上の選挙、票決*5に参加するために。同じ名前と、職業名は«執筆家»として、選挙票を受け取っていた。彼の名字はまったく別であったことは明らかであった。
Efektive la vivo de Beaufront estis plene mistera, vere stranga, tute enigma. Prof-ro Waringhien jam konjektis la nenormalecon de lia vivo, lian mitomanion [6], kiam, studante lian fizionomion, lian karakteron kaj ĉefe lian agadon, li majstre skizis la francan periodon de la Esperanto-historio en sia gravega verko "Leteroj" de Zamenhof [7], kiu devus esti en la manoj de ĉiu samideano.
実際に、ボフロンの生涯は神秘的であり、奇妙であり、謎に満ちていた。ヴァランギャン教授は、時には要望や、彼の性格、主に行動を研究しながら、彼の生涯が正常でなかったことや、彼の虚言癖*6をすでに推し量っていた。教授は、すべての同志たちが手にすべき「ザメンホフからの書簡」*7という書籍の中で、エスペラント史のフランス時代を見事に概観した。
Oni ankaŭ relegu en "Enciklopedio de Esperanto" la artikolon pri Louis de Beaufront: "Prof. Nask. 3 Okt. 1855 en Paris. Ĉe liaj studadoj lingvistikaj (...) li ricevis konsilojn, eĉ lecionojn de Max Muller (...) li ricevis doktorecon pri teologio, sed fakte estis nek monaĥo nek sacerdoto. Vojaĝante en Hindujo (...) B. spertis mem neĝustecon de la aserto, ke oni povas kompreniĝi ĉiuloke per la franca kaj angla lingvoj, sed B. ja komprenis ankaŭ la germanan, hispanan, italan, hungaran kaj araban lingvojn. (...) En Benares [8], li rimarkis, ke la vortoj tabako, teatro k.a. kompreniĝas internacie (...) tio kondukis lin al ideo pri artefarebla lingvo, internacia. Fariĝinte privata instruisto (...) en 1877 post financa katastrofo kaj gravega tifo, li provis realigi L.I. per sistemo, kiun li nomis "Adjuvanto", sed la manuskripto, deponita ĉe notario, malaperis..."
エスペラント百科事典の中のルイ・ド・ボフロンについての項目を読むべきだろう。『(「ボフロン」の見出し語より)。教授、1855年10月3日、パリにて誕生。言語学上の研究活動において…、マックス・ミューラーの指導や講座を受け、…、彼は神学の博士号を受けたものの、実際には修道士でもなく、司祭でもなかった。
インド旅行で、・・・ボフロンは、英語と仏語はあらゆるところで通じるという考えは正しくないことを体験したが、ボフロンは実にドイツ語、スペイン語、イタリア語、ハンガリー語、アラブ語も分かっていた。(インドの都市)ヴァーラーナシー*8で・・・「tabako」「teatro」などの単語が国際的に理解されることに気づいた・・・国際的な人工言語についての着想を得た。
私的家庭教師となって・・・金融恐慌とチフス大流行の後の19877年に彼は«アッジュバント(Adjuvanto)»という人工言語体系の実現を試みたが、公証人にあずけてあった書類は消失してしまった・・・』
Tiu artikolo, ne subskribita, estas nur parta traduko de sama artikolo, kiu aperis en la idista gazeto "Progreso" (Okt. 1932), kaj tiu lasta artikolo estas presigo de krajona artikolo, propramane verkita de Beaufront kaj eltrovita post lia morto en sigelita koverto. Tiun artikolon krajonan mi mem legis. Pli kompleta ol la artikolo en la Enciklopedio estas la artikolo en "Progreso": "...je la morto de lia patrina avino, duone angla, kiu edukis lin, ekde kiam li orfiĝis dum lia dekdua jaro, li forveturis en Britujon..." [9]
この記事は、執筆者の書名はなく、イド語使用者の雑誌「Progreso」(1932年10月)に掲載された同じ記事の部分的な翻訳にすぎない。
後者の記事はボフロンの自筆の透写印刷であって、彼の死後、封印された封筒の中で、見つかった。
私は、謄写版の記事自体を読んでみた。「Progreso」誌の中の記事は、百科事典の記事よりも完全であった。『彼の母方の祖母の死の頃、英国を出た。ボフロンが12歳の時に孤児になって以来、(英国人との混血であった)祖母が彼を育てた・・・』*9
Nu, kribrado de tiuj informoj de Beaufront pri li mem pruvis, ke ili estas grandparte falsaj; estas ĝustaj nur la naskiĝdato, la indiko pri nepastreco, almenaŭ parte la aludo pri la "ampleksaj" lingvaj konoj, la tifa febro, la profesio kaj lia orfeco.
それらについてボフロンの情報の真偽は、大部分が虚偽であることが証明されている。出生の日付や聖職者ではない事だけは正しい。
«包括的な»言語知識、チフス熱、職業、孤児だったことについてはほとんどが部分的な伝聞であることは証明された。
Dank'al la preciza naskiĝo-dato (oni vidas, ke restis ĉe Beaufront la malgranda respektosento pri lia origino), filo de Lemaire kaj poste mi mem povis retrovi la akton pri naskiĝo [10] de Beaufront, el kio oni povas konstati, ke liaj veraj nomoj estis CHEVREUX, Louis, Eugène, Albert. Tiu akto estis refarita la 27-an de Januaro 1876, laŭ la deklaro de Beaufront kaj laŭ lia baptoakto, ĉar la originala naskiĝo-akto malaperis en la brulado de la ĉefa Urbodomo de Paris en 1871.
正確な誕生年月日のおかげで、(彼の素性について小さな尊厳感情はボフロンにおいても残っていたと分かる) 私と、フィーロ・ド・ルメールは後に、ボフロンの出生証書*10を発見することが出来た。その証書から、彼の本名が、CHEVREUX(シュヴルー)、ルイ、ユージン、アルベール出会ったことが確証された。
この証書は、ボフロンの宣言と洗礼証書よって、1876年1月27日に再作成されたが、なぜなら、誕生宣告証書の原本は、1871年のパリ市庁舎の火災によって焼失されていたからであった。
Tiu refarita oficiala akto, kaj ankaŭ lia baptoakto (la 9-an de Oktobro 1855), kiun mi same konsultis en la preĝejo Saint-Vincent de Paul, Paris, montras lian naskiĝdomon, 1 bis, rue Riboutte, Paris-X - tiu domo ankoraŭ ekzistas - sed silentas pri la nomo de la patro kaj montras la nomojn de la patrino: Chevreux, Louise, Armande, "rentulino", t.e. senprofesia.
この再作成された公式証書と、同じく私がパリのセイント・ヴィンセント教会でしらべた洗礼証書(1855年10月9日)には、彼の生家は「〇〇、パリ、リブルート通り1番地のbis」となっている。この家はまだ、存在している。しかし、父の名前は空欄であり、母の名前は「シュヴルー、ルイーズ、アルマン」「金利生活者(無職)」となっている。
Feliĉe, petante la refaron de sia detruita originala naskiĝo-karto, Beaufront montris en sia deklaro sian loĝlokon Courtry, Seine-et-Marne [11]. Posta enketo surloke pruvis, ke li estis studento, kun laŭleĝa loĝadreso ĉe parencoj en Sivry-Courtry [12] apud Melun [13], kiam oni enskribigis lin por soldatrekrutiĝo en 1875 [14]. Cetere, li ne estis akceptita kiel soldato pro miopeco, korbatoj kaj daŭra bronkito.
幸いにも、ボフロンが破損した誕生票原本の再作成を要請した時に、彼は現住所としてセーヌ=エ=マルヌ県を示していた。*11
現地調査の後に、1875年に彼が兵役登録した時にムラン*12の脇にあったシヴリー=クルトリー村*13に登録されていた。彼自身は登録されていない*14の親戚の家で法的な住所を持つ学生であったことが証明された。彼は近視、動悸、気管支炎のため、兵士として採用されなかった。
Same kiel ĝenerale faris la filoj sen konata patro, Beaufront verŝajne hontis pri sia patrino, pri kiu li neniam parolis, eĉ en la longa tempo de dudek sep jaroj, dum li vivis kun la sama familio. Efektive lia patrino naskiĝis kaj mortis nek en Paris, nek en Courtry [15], sed en Blandy-les-Tours (vilaĝo apuda, "lulilo" de la familio Chevreux) konsistanta el lastrangaj, tre simplaj kaj malriĉaj homoj: ĉeval-ŝarĝveturigistoj, agrikulturaj manlaboristoj, ŝafgardistoj. Neniu indiko pri duon-angla avino. En 1903, li skribis al H. Bolingbroke Mudie: "nepo de anglino, mi konas pli multe ol aliaj la karakteron anglan" (The esperantist, n-ro 1, Nov. 1903, p. 9).
父親のいない子どもたちと同じように、ボフロンは自分の母親をはじていたのかもしれない。彼は、家族と共に生活していた29年の長期に渡り、母について語ったこともなかった。
実際に、彼の母親はパリやクールトリー*15で、生まれたのでもなく、死亡したのでもなかった。
(シュヴルー家の発祥の村である)ブランデー・レ・トゥール村は、素朴で貧しい下層階級の人々からなる村であった。馬荷運び人、農業労働者、羊の番人がいた。
混血の祖母についての何の表示もなかった。1903年に、彼は、ハロルド・ボリングブローク・マディー宛の手紙で、「英国人女性の孫である私は、他の誰よりも、英国人気質を知っている」(「The esperantist」、第1号1903年11月、9頁)と書いた。
Sed ja lia patro estis tre verŝajne angla. Beaufront kredis lin iu nobelo Courtenay, el fama franc-devena familio, kies ĉefa branĉo daŭre vivas en Britujo [16], kaj kies prapatroj, devenantaj ĉu de iu Joscelin, grafo de Sens, ĉu de Pierre de France, sepa filo de la reĝo Louis VI (Ludoviko la dika) - en tiu lasta kazo ili estis iam imperiestroj de Konstantinoplo (nuna Istambul). Pro tio Beaufront aldonis al siaj tri laŭleĝaj antaŭnomoj Louis, Eugene [17,18,19], Albert, du aliajn: Pierre kaj Josselin, kiuj "memorigis" pri liaj gloraj prapatroj imperiestroj.
だが、彼の父親はおそらく英国人だったであろう。ボフロンは、父親をコートネイの貴族であったと信じていた。彼は、フランス出身の有名な家柄の出であり、その系統は英国に生活している、*16と。その先祖たちは、ジョセリン某のセンスの伯爵の出身か、フランスのルイ6世(肥満王)の六番目の息子・ピエールの伯爵の出身か。後者の事例では、彼らはコンスタンティノーブル(現在のイスタンブール)の皇帝たちであった。
そのために、ボフロンは自らの3つの個人名「ルイ、ユージン*17*18*19、アルベール」に、他に先祖の栄光ある皇帝たちを記憶する2つの名前「ピエール、ジョスラン」を付け加えたのである。
La vero ŝajnas al mi pli simpla. La tiama Lord Courtenay neniel povis esti la patro [20], sed Beaufront ricevis de tempo al tempo ĝis sia morto bankĉekojn de juristo Courtenay (ne nobelo!), testamente komisiia de lia nekonata sed cel-konscia patro.
真実は単純だと、私には思える。当時のコートネイの領主が父親のはずはありようがない*20が、ボフロンは彼が死ぬまで、法学者の(貴族ではない)コートネイの小切手を時々、受け取っていた。彼は見知らぬ遺言を委託する父ではなく、目的意識的な父であった。
Oni ne scias, kie Beaufront studis. Supozeble li lernis en kolegio religia. Ĉu en kolegio jezuita? Nenio pruvas tion. Ne pruvas tion eĉ lia silento tipe jezuita. Dekkvarjara, li ekstudis latinon kaj filozofion [21]. Certe Beaufront sukcese trapasis la abiturientan ekzamenon, kun speciala permeso, li skribis, ĉar ankoraŭ ne dekkvinjara [22]. Sed esploroj en la oficialaj Ekzamen-arkivoj en Paris kaj en Melun montriĝis vanaj.
ボフロンはどこで勉強したのかは知られていない。おそらく彼は宗教的な中等学校で学んだのだろう。イエズス会の中等学校だろうか?それは誰も証明できない。彼がイエスズ会へ語らなかったことでさえ、それを証明していない。14歳の時、彼はラテン語と哲学を学び始めた。*21
ボフロンは確実に特別許可のある高等学校卒業試験に合格したが、まだ14歳になる前*22だったので、特別許可であったと、彼は書いている。しかし、パリとムランの公式的試験証書の調査は、無駄であった。
Oni ne scias certe, en kiu unua familio li fariĝis de 1877 privata instruisto [23], eble en familio de la urbo Bayeux, sed presigante en Oktobro 1882 anonceton en porjunula gazeto [24] por trovi novan mastron, li montris kiel poŝtadreson I.J. 13 bis passage Verdeau, Paris IX. Li ne loĝis tie [25]. Li dungiĝis ĉe familio Bertrand, kun kiu li vojaĝadis en la urboj Saint-Raphael (Francujo) kaj Bordighera (Italujo).
1877年から家庭教師*23になったが、どの家庭だったのかははっきりしない。おそらく、バイユー市の家庭だろうが、1882年には新しい家庭教師先を捜す産業広告を少年雑誌*24に掲載した。その住所は、「I.J. 13 bis passage Verdeau, Paris IX」だった。彼はそこには住んでいなかった。*25
彼はベルトラン家に雇われ、サン=ラファエル(仏)やボルディゲーラ(伊)を共に旅行したこともある。
Kiam Beaufront estis varbita al Esperanto? Printempe de 1888. Tiam li restadis kun la familio Bertrand en Antibes, domo "Taormina", boulevard du Cap. Iun varman tagon, lia edukato Lucien Bertrand eniris en kafejon kaj legis en ilustrita revuo [26] jenan anoncon: "Lingvo internacia. Manuel complet. Doktoro Zamenhof" kaj "Dua libro". Li alportis la gazeton al Beaufront. Beaufront mendis la du verkojn kaj, leginte ilin, tuj sendis sian aliĝon al D-ro Zamenhof.
ボフロンはいつ、エスペラントの会員になったのか?それは、1888年の春だ。当時、彼はベルトラン家と共に、アンティーブのボレヴァール岬の『タオルミーナ』館に滞在していた。ある暑い日、彼の教え子のリュシアン・ベルトランがカフェに入って、図解入りの雑誌を読んでいた*26。それには「国際言語。完全な手引。ザメンホフ博士」と「第2巻」と書いてあった。リュシアンはその雑誌をボフロンに渡した。ボフロンは2冊の本を予約し、それらを読んですぐにザメンホフ博士に入会書を送った。
Esperanto penetris en Francujon per amuza, eble karikatura gazeto frivola!
エスペラントは浮ついた娯楽的な、おそらく漫画雑誌を通して、フランス国内に浸透していったのだ!
Verŝajne jam komence de 1887, vojaĝante per fervojo kun la familio Bertrand, li metis sian kapon ekster la kupea fenestro kaj io malordinara, neatendita subite okazis: nesupozita peruko, kiu kovris la antaŭan parton de lia kranio, forflugis pro la vento kaj aperis kalva supraĵo [27]. Ĉu vi vidas lian neenviindan situacion? La kunvojaĝantoj surpriziĝas kaj... ekridegas, la familio Bertrand ekmokas.
おそらく19887年の初頭、ボフロンはベルトランの家族と共に、鉄道旅行をしている時、客室の窓の外に頭を出していると、予期しなかった異常な出来ことが突然、おきてしまったのだ。彼の前頭部を覆っていたまさかのカツラが風で飛んでしまって、ハゲ頭が露見してしまった*27。うらやむべきでない彼の状態を見てくださいな!一緒に旅行していた人たちは驚き・・・そして大笑い、ベルトランの家族は冷笑です。
Nu, kio okazis post tiu... malkovro? Chevreux alprenas sian pseŭdonimon de Beaufront (bela frunto efektive), tiun nomon, kiu vole nevole signas epokon de nia lingva historio. Oni konos plu nur la nomon Beaufront [28]. Ĝi troviĝas en la unua adresaro (1889) de Zamenhof, kun adreso en Rumont [29], ĉe la sama familio Bertrand [30].
さて、その露見の後で何が起きただろう? 彼シュヴルーは、ボフロン(実際に美しい額)という偽名を取り入れた。その名前は否応なしに、エスペラントの歴史に印を残すのである。ボフロン*28という名前の方が、知られている。その名前は、ザメンホフの最初の住所録(1889年)の中に、同じベルトラン家のあるルモン*29という場所の住所で、見つかる*30
En 1891, Beaufront loĝis kaj laboris ĉe grafo de Lavalliere, en Saint-Sulpice (Tarn) apud Toulouse; tri el liaj tiamaj leteroj, plenaj je konfido kaj agadplanoj, aperis en La Esperantisto. Ankaŭ, jam en unu el tiuj leteroj, li skribis al Zamenhof, ke por Esperanto li rezignis sian propran projekton de Lingvo Internacia faritan en 1882. Li jam fanfaronis...
1891年、ボフロンはトゥールーズの近く、サン=シュルピス(小湖)の、ラヴァリエール伯爵の家に住み込み、働いていた。当時の手紙(活動計画や信頼に満ちたもの)のうち三通がエスペランティストの中で知られている。また、それらの手紙の中の一通には、ザメンホフ宛に書かれ、ボフロン自身が1882年に独自に計画した国際言語計画を、エスペラントのせいで、断念したと、述べていた。彼はすでに大言壮語をしていたのだ。
En 1892, li loĝis en Epernay kaj tiam presigis en Nurembergo, je la kosto de W. H. Trompeter, sian unuan verkon "Langue Universelle Esperanto. Manuel complet" kaj varbis la ardan junan René Lemaire.
1892年、彼はエペルネーに住んでおり、当時、ニュルンベルクで、W・H・トロンペーターに費用を出してもらって、ボフロンの最初の著書「Langue Universelle Esperanto. Manuel complet(国際言語エスペラント、完全マニュアル)」を出版し、若き情熱家のレーネ・ロメールを勧誘した。
Notinde estas, ke en 1893, volante utiligi por Esperanto la universalecon de la latinaj preĝoj (bona ideo!) li publikigis en Reims duan verkon, Preĝareto por Katolikoj, akirinte dank'al la rilatoj de la familio grafo de Maigret (Epernay), la "imprimatur" de Kardinalo Langenieux, ĉefepiskopo de Reims.
1893年にラテン語の祈祷文普遍性をエスペラントに役立てようとして(とてもよいアイデアだ!)、ボフロンはランスで第二の書物「Preĝareto por Katolikoj(カトリック信者のための小祈祷集)」を出版した。それは、メグレ伯爵(エペルネー)の家族関係や、ランスの大司教「Langenieux(ランゲヌー)」枢機卿の出版許可のおかげであった。
En 1894, li voĉdonis kontraŭ la reformoj proponitaj de Zamenhof en La Esperantisto sekve de agitado inter multaj tiamaj esperantistoj. Konservatisma li estis, kun senkompata obstineco. Kiu estus povinta diveni, ke Beaufront, dek tri jarojn poste, fariĝos la flagportanto de la lingvo-skismuloj? La gazeto L'Esperantiste, fondita de li en 1898, estis majstre redaktata.
1894年、ボフロンは、当時の多くのエスペランティスト達の間での扇動の結果、「La Esperantisto」誌の中のザメンホフによる改革案に反対票を投じた。
彼は、頑固な保守派だった。13年後にボフロンが言語分派派の騎手になろうとは、誰が予知できたであろうか? 彼によって1898年に創刊された「L'Esperantiste」誌の編集は見事だった。
壮年期のボフロン
La 28-an de novembro 1898, la unuan fojon [31], li kaj René Lemaire, renkontiĝis kun alilanda samideano [32], la ruso Postnikov, sur la perono de la stacidomo en Epernay [33]. La vizito de Postnikov havis tre grandan influon sur Beaufront. Postnikov flue parolis Esperanton kaj la tri viroj, kun iom da miro, konstatis, ke ili perfekte interkomprenas unu la alian.
1898年11月28日、初めて*31、彼とレーネ・ロメールは他国の「samideano(同志)」*32、ロシアのポストニコフとエペルネーの駅の玄関階段の上で集いを持った*33。ポストニコフの訪問はボフロンにとても大きな影響を与えた。ポストニコフはスラスラとエスペラントを話し、三人の男たちは、完璧に相互理解したことに驚き、満足した。
En 1900, lia fama "Commentaire sur la Grammaire de la L.I. Esperanto" aperis [34]. Tiam li loĝis kun la familio de Maigret, jen en Epernay, jen en Paris, en luksega apartemento, teretaĝe, 2 rue Marbeuf.
1900年に、彼の有名な書籍「Commentaire sur la Grammaire de la L.I. Esperanto」(国際言語エスペラントの文法解説)が出た*34。当時、彼はメグレ伯爵の家族と共に、エペルネーや、パリのマルベフ通り2番地の一階建ての豪華なマンションに住んでいた。
Ĉie, oni longatempe memoradis Beaufront kiel tre afablan viron, agrable konversacieman; lia sinteno estis vere nobeleca [35], duberuĝaj malmultaj haroj - poste blankaj - kronis lian kapon [36], barbeto, nazumo; li parolis laŭ tre pastra maniero [37] per voĉo akuta, en kiu oni estus eble povinta diveni iom da ambicio [36]. Sed ĉu ambicio - honesta ambicio - estas malpermesita? Tio, kompreneble, nur kompletigas lian portreton faritan de prof. Waringhien, en Leteroj de Zamenhof.
到るところで人々は長い間、ボフロンのことを愛想がよく、愉快な話好きの男として記憶していた。彼の態度は本当に気品があり*35、赤っぽい色の少ない髪の毛(後に、白髪になったが)が頭をおおっていた*36し、やぎひげをはやし、鼻眼鏡をしていた。彼は高い声で祭司のような話し方*37をしていた。彼の中にいくばくかの野心を予知していた人もいた。しかし、野心ー本物の野心は、禁じられていたのだろうか?もとちろん、そのことは、ザメンホフの書簡の中での、ヴァレンジェン教授よるボフロンの人物像ではっきりする
Tamen tri detaloj:
3つの詳しい内容は次の通り。
- fine de 1906 kaj komence de 1907 Beaufront sekrete korespondis kun Couturat kaj Michaux; rendevuo okazis ĉe Michaux en Boulogne-sur-Mer [38].
  • 1906年末から1907年の初めに、ボフロンは密かにクーチュラとミショーと連絡を取り合っていた。ブローニュ=シュル=メールのミショーの家で、会合は行われていた*38
- dum la kongreso en Cambridge en 1907, Beaufront aparte konversaciis kun Zamenhof [39]. Kvankam ĝenerale singardema kaj profundenrigardanta, nia Majstro estis tiam ensorĉigita de la oleecaj paroloj de Beaufront: Zamenhof konsentis, ke, kaze de neceso, Beaufront akceptu kelkajn reformojn laŭ propono de la Delegacio. Vi scias kiamaniere anstataŭ defendi Esperanton kaj ellasi la eblecon de kelkaj nedevigaj paralelaj terminoj, Beaufront mem montris sin en la Delegacio kiel la advokaton - se ne tuj la patron - de la projekto IDO.
  • 1907年のケンブリッジ大会の間、ボフロンはザメンホフと親しく会話した*39。普段は用心深く、物事に注意深い方にもかかわらず、我らが大先生は、その時、ボフロンの油の含んだような流れる会話で魔法にかけられていた。代表団の提案による幾つかの改革を必要の場合、ボフロンは受け入れるということに、ザメンホフは容認した。どうにかエスペラントを守る代わりに、幾つかの任意で類似した専門用語の可能性を放棄することになることは知られていることだ。プロジェクト「イード」の父とは言わないが、代表団の中の代弁者としての姿を、ボフロンは表した。
- en 1920, ĉar li eksciis, ke liaj leteroj de 1906-7 estos utiligeblaj por la historio pri la Delegacio, Beaufront vizitis la vidvinon Couturat kaj reprenis siajn leterojn. [40]
  • 1920年、ボフロンは1906,7年の書簡が代表団の歴史にとって利用できると分かったので、クーチュラの未亡人のもとを訪れて、その書簡を取り戻した*40
Oni bonvolos legi aŭ relegi en la Leteroj de Zamenhof la faktojn kaj la gravajn opini-malkonsentojn, kiuj iom post iom disigis Beaufront for de Zamenhof. Ankaŭ oni ne forgesu, ke Beaufront estis el tre malriĉa familio. Orfo je patrino, duobla orfo pro nekonata patro kaj mem malriĉa. Kompreneble tio aldoniĝas al lia korpe kaj psike malsanema temperamento.
ザメンホフから少しずつボフロンを引き離す事実や重要な意見の相違を、ザメンホフの書簡の中で、何度も読み返したいものだ。また、ボフロンが貧しい家の出身だということも、忘れてはならない。シングルマザーの子ども、父親がいないし、貧しくもあった孤児なのだ。もちろんそれが肉体的に心理的に病んだ彼の気質に加わっている。
Lia unua Vortaro Esperanto-Franca estis eldonita dank'al la monhelpo de grafo Chandon de Briailles kaj tio eble komprenigas pli bone, kial la unua kontrakto subskribita de Beaufront kun la firmao Hachette, montris tiel monstran monavidon malprofite al Zamenhof.
彼の最初の「エスペラント-フランス語事典」はシャンドン・ド・ブリアイユ伯爵の金銭的援助のおかけで出版されたが、そのことで、彼がなぜ、アシェット商会とボフロンによって署名された契約がザメンホフに対する損害への恐るべき金銭欲を、示したのかが分かる。
Ankaŭ lia amiko René Lemaire plurfoje pagis el sia poŝo la fakturojn de L' Espérantiste. (Kaj mi ne parolas tie ĉi pri la multaj eraroj, kiujn Lemaire legis en la manuskripoj, eraroj, kiujn li devis kokrekti, kaj kiuj ankaŭ iom post iom ŝancelis en li la fidon pri la Zamenhofa Esperanto).
友人のレーネ・ロメールも、「L' Espérantiste」誌の請求書を自分のポケットから何度も支払った。(私は、ロメールがその原稿の中で見つけた多くの誤りと、訂正しなければならなかった誤謬と、彼の中で次第にザメンホフのエスペラントについての信頼をぐらつかせていった間違いについては、ここでは語るまい)
La edukiteco de Beaufront kaj lia profesio en fermita medio permesis, ke li ekpioniru por la nova afero Esperanto, sed neniel preparis lin al la bataloj, nek al la risko de la vivo.
ボフロンの教育程度と閉じられた環境の中での職業は、新しい事柄であったエスペラントのために、他に先駆けることを可能にしたが、しかし、それが彼に闘争に対する準備、人生のリスクに対する備えをさせるものでは決してなかった。
Ha! Li aspektis malsame ol ekzemple Bourlet, kiu pro siaj situacio kaj brila inteligenteco, povis doni al si la lukson agadi multe pli arde kaj brue, sed kiu, pro tio mem, ne montris sufiĉan afablemon al Beaufront.
ああ!彼は、例えばブルレとも違っていたようだ。ブルレは自らの状況と輝かしい知性のために情熱的に騒々しく活動するために贅沢をすることができた。そのせいか、彼はボフロンに対して十分な好意を示さなかった。
Beaufront malfidis la amasojn - do la kongresojn - kaj li estus bezoninta senti almenaŭ moralan dankemon al sia persono pro siaj tre meritplenaj klopodoj. Malo okazis, kaj li fariĝis mute ofendita pro tio kaj jam preta reakiri ĉefan rolon - ludotan en la kulisoj.
ボフロンは大衆、すなわち、大会というものを警戒していた。自らの素晴らしい努力のせいで、自ら個人に対する少なくとも精神的な感謝の念を、感じる必要はあったかもしれない。正反対のことがおきてしまった。そのせいで彼は黙って憤り、舞台の中で演じられる主要な役割を取り戻すために準備をするようになった。
Li restis idisto ĝis sia lasta spiro, kvankam li plurfoje bedaŭris sian vivon. Ekzemple al D-ro Corret, kiu sendis al li sian tradukon de "Knock", Beaufront ĝeme respondis, ke li jam estas tro maljuna por refariĝi esperantisto. [41]
彼は何度も自分の生涯を悔やんでいたにも関わらず、死ぬまでイディストのままであった。例えば、「Knock(クノック)」の翻訳をボフロンに送ったコレット博士に対して、「自分は再びエスペランティストになるためには年を取り過ぎている」と、嘆く返事をした*41
Sur la tombo de Beaufront, neniu surskribaĵo estas. Li volis, ke oni surskribu nur unu vorton - la vorton IDO - sur lia tombo. René Lemaire konsilis, ke oni surskribu "de Beaufront". Sed laŭdire, marmora tabulo, kun tiu nomo enĉizita, rompiĝis, antaŭ ol esti surmetita.
ボフロンの墓の上には、何も書かれていない。彼は自分の墓に、「IDO」とだけ書かれることを望んでいた。レーネ・ロメールは、「de Beaufront」と書かれるべきだと勧めていた。だが、噂によるとその名前を刻んだ大理石の板は、取り付ける前に壊れてしまった、という。
Vere stranga estis ĝis trans la morto, la vivo de la franca savinto de Esperanto, "al kiu", kiel prave skribis prof. Waringhien, "ni ĉiuj ŝuldas, ke ni mem estas hodiaŭ esperantistoj". Tion jam skribis Th. Cart al Bourlet en letero (25.02.1904).
(1904年2月25日のテオフィル・カールからブルレ宛の手紙)「我々が今日、エスペランティストであることに、われらすべての人は、彼に恩義がある」と、ヴァレンジェン教授が正しく書いている。エスペランティストのフランスの救世主の生涯は死に到るまで、奇妙なものであった。

老齢のボフロン


Notoj:

1. Urbo inter Paris kaj Lille.

2. Prononcu Bofron'.
Mortregistra libro de Thézy-Glimont. En tiu, neniu indiko pri la distrikto de Paris.
3. Mortregistra libro de Thézy-Glimont. En 4. La Folie: loknomo, kies etimologio estas ne "frenezeco" (folie) sed "foliaro". La bieno de La Folie estis tute detruita dum milito 1914-1918. tiu, neniu indiko pri la distrikto de Paris.

4. La Folie: lokn5. Atesto de la urbestro de Grivesnes. Cetere Beaufront neniam balotis. Ĉu li timis monpunon pro falsa nomo? omo, kies etimologio estas ne "frenezeco" (folie) sed "foliaro". La bieno de La Folie estis tute detruita dum milito 1914-1918.

5. Atesto d6. Al mi konfirmita de René Lemaire. e la urbestro de Grivesnes. Cetere Beaufront neniam balotis. Ĉu li timis monpunon pro falsa nomo?

6. Al mi konfirmita de René Lemaire.

7. Oni relegu la p. 5-257 (vol. 1), 24-167-356 (vol. 2).

8. Urbo citita laŭ la artikolo de Progreso.

9. En la letero de 1907, li eĉ pretendas, ke li iam vojaĝis en Brazilon.
22. El la teksto de Progreso.
10. Arkivoj de la departemento Seine, en Paris, akto refarita la 27.1.1876.

11. Kurioze estas, ke ekzistas tri vilaĝoj kun sama nomo Courtry en la departemento Seine-et-Marne. Kompreneble mi komencis mian enketon en malĝusta Courtry. Sed tombo Octavie Chevreux en la tombejo de Sivry-Courtry estis por mi favora indiko.

12. Verŝajne 10 rue du Poncelet aŭ 14 rue du Château. Lia familio estas registrita sur la listoj de popolkalkulado en 1876. Li mem ne estas registrita (arkivoj de Seine-et-Marne, Melun).

13. Ĉefurbo de Seine-et-Marne.

14. Registro de rekrutiĝo.

15. Arkivoj de Seine kaj Seine-22. El la teksto de Progreso. et-Marne, dekjaraj tabeloj.

16. La nomo Courtenay devenas de samnoma franca urbeto apud Orléans; la familio havas ankoraŭ francan branĉon. Kurioze estas, ke membro - unu el la lojalaj - de la Delegacio, estis la pola prof. Baudoin de Courtenay, ankaŭ de franca deveno.

17. Eugène estis la antaŭnomo de lia baptopatro Eugène Lecomte .

18. En 1855, angla princo Albert vizitis Paris.

19. La unua posedanto de la feŭda kastelo en Blandy-les-Tours estis iu Josselin, vic-grafo de Melun.

20. Nekrologa artikolo en The Times.

21. Letero 2.1.1893 de estonta 22. El la teksto de Progreso. D-ro Glatard al nia veterana samideano D-ro Maillard, prezidanto de la grupo en Bourg-la-Reine.

22. El la teksto de Progreso.

23. Cetere, lia nomo ne estas registrita en la listoj de Sivry-Courtry pri la popolkalkulado de 1881.

24. Revuo Saint-Nicolas (Nac kulisoia Biblioteko, Paris).

25. Lia nomo ne estas en la balotlisto de tiu kvartalo en 1883. Arkivoj de dep. Seine.

26. Bulteno Franca Ido, Okt.-Dec. 1933. Beaufront skribas "Le Rire". Eraro estas, la revuo "Le rire" de Paris fondiĝis nur en 1894. La aludita anonceto ankaŭ ne troviĝas en alia revuo "Le Rire", kiu aperis en Bordeaux de 1887 ĝis 1890. Verŝajne temas pri alia samaspekta amuza revuo.

27. Laŭ skriba teksto de D-ro Bellanger (familio Bertrand). Ĉu kelkajn jarojn poste Beaufront ne legos per surprizitaj okuloj la frazon en la Ekzercaro: 39: "la vento forblovis de mia kapo la ĉapon"?

28. Neniam Beaufront oficialigis sian pseŭdonimon per juĝo de "Conseil d'Etat" (supera juĝa instanco). Listo de Saint-Marc, Nacia Biblioteko. Alia familio en Paris havas la nomon Beaufront, laŭleĝan.

29. Apud Fontainebleau, vidu la artikolon "Francujo" en la Enciklopedio.
40. Kial kurioze sonas ekzemplo, kiun li mem donis dudek jarojn antaŭe en sia propra Commentaire (p. 33 "tiu virino venis al mi hieraŭ, por ke mi redonu ŝiajn leterojn al ŝi.
30. Adresaro BOTTIN, plena kolekto de ties administracio. Notinde la unua inventisto de la angla-franca dulingvismo estis Paul Chapellier († 1919), avo de Lucien Bertrand.

31. En broŝuro de Beaufront L'Espéranto: ses raisons d'être.

32. La vorton "samideano" inventis Beaufront.

33. Ĉar la verda stelo, kvankam inventita, ne estis uzata, R. Lemaire eraris unue renkonten al alia ĵus elvagoniĝinta vojaĝanto "russimila pro la barbo". Tiu barbulo estis enloĝanto de Epernay. (Pri Postnikov oni povas legi artikolon el "La Ondo de Esperanto", n-ro 69, 2000)

34. En tiu verko, li konsilis, ke oni elparolu la vokalojn o, a kaj e ĉiam fermitaj. Ekz: "jês, mi rakôntas bêlajn anêkdôtôjn". Ĉu la tiela prononcmaniero en la regiono de Reims-Epernay inspiris lin?

35. Ĉies atesto.

36. Atesto de f-ino Cécile Royer.

37. Atesto de J. Couteaux.

38. Arkivoj de Prof. Waringhien

39. Atesto de Beauchemin, kanadano kiu hazarde estis kaŝita en ĉambro kaj subaŭskultis parton de la konversacio (Progreso, Febr. 1933).

40. Kial kurioze sonas ekzemplo, kiun li mem donis dudek jarojn antaŭe en sia propra Commentaire (p. 33 "tiu virino venis al mi hieraŭ, por ke mi redonu ŝiajn leterojn al ŝi.

41. Atesto de G. Warnier.

ベブソンのチャチャ:

エスペランティストから見たら、ボフロン氏がかなりの悪人である事は否定しようもありません。
私の問題は....
ユダヤ人のザメノフ氏が如何やってあの素晴らしい言語能力を手にいれたのかは、私には容易に想像が付くのですが、多言語話者の私が、天才と認めたザメノフ氏を遥かに凌ぐ言語能力をボフロン氏が何処で手に入れたのか、とても知りたいのです。ただの孤児の環境では一寸無理かなと思います。武術家でも誰か優れた人間が傍に居なければ、達人になる事は不可能なんですね。或いは、天才のザメノフ氏を踏み台にして、ジャンプした可能性も捨て切れませんが、でももっと納得の行く説明を誰かしてくれたら、最高に嬉しいのですが。

所で、フランス人の Beaufront 氏の発音ですが、最初の Beau は短母音と長母音の中間位の感じです。しかしながら国際音標文字で表記すれば、やはり短母音でしょうね。でもこれを長母音で表記して来たのは、日本人エスペランティストの人達なので、私も彼等に逆らわず、ボーフロンと書いておりましたが、伊藤氏の様に短母音で表記する方が、より良いと思います。私も表記を変更して行きます。