エスペラント語で書かれた「La bona lingvo」を読み進めます。

5. LA ARTO DE VORTFARADO(造語の技 その3)

Skemismo, naturalismo: ĉu akcepteblaj terminoj? 「Skemismo(図式主義)」、「naturalismo(自然主義)」。これらは受け入れ可能な用語なのか?

本文
La prilingvaj ideoj, enŝovataj en la menson de la francoj ekde ilia infaneco pro la tradicia eduksistemo, alportis al esperanto pedantecon kaj nekomprenon pri inkluziveco, kiuj ne troviĝis en ĝi komence, kaj kiujn oni povas rigardi fremdaj al ĝia spirito. Tio siavice kaŭzis nenecesan grandiĝon de la radikaro.
伝統的な教育制度のために子供時代からフランス人の心理の中に押し込まれた言語に関する考えは、エスペラントに対しても、杓子定規的なものと、包含性に関する無理解をもたらしました。それは、もともとエスペラントにはなかった言語に関する考え方であり、エスペラントの精神になじまないものなのです。今度はそれが語根群の不必要な肥大化の原因になりました。
本文
La malfido al la kunteksto, al intuicio, al la elvoka potenco de er-kombinado eble spegulas la malfidon de Kartezio al la naturo kaj al la realo, al kiu li preferis penson, ideojn, logikajn ĉenojn, en kiuj ĉio estu senmanke preciza. Ree, temas pri la malfido, kiun la maldekstra duoncerbo nutras en si, en multaj popoloj, rilate al sia dekstra kunulo.
文脈や直感や要素結合の想起力に対する不信感は、おそらく、デカルトの自然や現実への不信感を反映したものでしょう。彼は、過不足のない正確であるべきそれぞれの考えや概念や論理的なつながりを好んでいました。再び問題は、自らの中で、右脳に関係して、左半分の脳が何を生み出すのかに対する不信感なのです。
本文
Kiel vi scias, oni kutimas nomi skemeca la skolon, kiu preferas esprimi la konceptojn surbaze de jam ekzistanta radikaro, kaj naturalisma tiun, kiu preferas ĉerpi la vortojn el la aliaj lingvoj. Tiujn terminojn mi opinias misgvidaj.
ご存知のように、すでに存在している語根群を基礎にして概念を表現することを好む学派を図式主義といい、他の言語から単語を捜すことを好む学派を自然主義といいます。しかし、その用語は紛らわしいと、私は思っています。
本文
Ni vidis pli supre, ke, se juĝi laŭ esploroj pri la lingvoformiĝo ĉe infanoj, la eraroj de fremduloj kaj la homa parolmaniero ĝenerale, regula aranĝo de paroleroj estas plej natura rimedo vortigi siajn pensojn kaj sentojn. Fremdulo, kiu, france, diras irrésolvable, ‘nesolvebla’, anstataŭ la ĝusta vorto insoluble, aŭ, angle, ununderstandable, ‘nekomprenebla’, anstataŭ la ĝusta incomprehensible, tute ne skemas, sed lasas la naturajn leĝojn de lingva esprimado mem formi la vorton. Nur subpremante la naturan vorton li sukcesas asimili la oficialan, kaj tiu konstato validas ankaŭ pri la infanoj: nur luktante kontraŭ sia natura vortfarado, ili ellernas paroli la ĉirkaŭan lingvon, koste de konstanta media korektado.
私たちは、先に理解してきたことですが、子どもたちや、外国人の間違いや、一般人の話し方のおける言語形成についての探求に従って判断すれば、話の要素の規則的なアレンジこそが、自らの考えや感情を言葉にするための最も自然な方法であることが分かります。フランス語での正しい単語「insoluble」(解決不能な)の代わりに「irrésolvable」と言ったり、あるいは、英語で、正しい単語「incomprehensible」(分かりにくい)のかわりに「ununderstandable」と言ったりする外国人は、全く図式的ではないものの、言語的表現法の自然な規則が単語を自ら身につけているのです。自然な単語を押さえつける時にかぎり、彼は公式的な単語を上手に同化します。また、それは子どもについてもあてはまります。自分の自然な造語法と格闘しながら、子どもたちは、変わらない環境の訂正のおかげで、身の回りの言語を話すことを習得します。
本文
La diferenco inter la du manieroj aliri la riĉigon de la esperanto-vortaro ne estas, ke unu procedas nature kaj la alia skeme, sed ke unu ĉerpas el ekstere, dum la alia ĉerpas el la propra bazo. Estus pli honeste nomi tiujn skolojn, aŭ tiujn konceptadojn, elekstera kaj elinterna. Se oni observas parolan esperanton, oni ja renkontas multajn formojn, kiuj ne troviĝas en vortaroj, sed kiujn homoj spontane uzas. Ekzemple, mi ofte aŭdis homojn diri surbendigilo anstataŭ la oficiala magnetofono, piedpilko anstataŭ futbalo, aŭ buŝtradukisto anstataŭ konferenca interpretisto.
エスペラント語の語彙を豊かにしようとする二つの方法の違いは、「図式的に処理すること」と「自然に処理すること」とにあるのではなく、「外部からもってくる」か、「独自にあるものからもってくるか」の違いにあるのです。それらの学派、すなわちそれらの概念形成を率直に名付けるならば、「外部からの方法」と「内部からの方法」といえるでしょう。もしエスペラントの会話を観察すれば、辞書にはないものの人々が自発的に使っている多くの形に出会います。例えば、(エスペラント語の)公式単語である「magnetofono」(テープレコーダー)の代わりに「surbendigilo」(録音する道具)という単語を耳にしますし、「futbalo」(サッカー)の代わりに「piedpilko」(足のボール)、また、「konferenca interpretisto」(会議通訳者)のかわりに「buŝtradukisto」(口頭翻訳者)という単語を私は聞いたことがあります。
本文
Ke tiaj formoj nature aperas, estas evidente. Uzi por tiu sistemo vorton, kiu subkomprenigas volan preparadon, fakte neekzistantan – skemi ja postulas konscian aktivigon de la intelekto – kaj por la kontraŭa sistemo vorton, kiu elvokas naturon, dum naturo agas ne konscie, kaj fakte temas pri konscie farita, intelekte decidita, ne speciale natura transprenado el ne speciale naturaj lingvoj, estas malhelpi klaran rigardon al la situacio. Estas miksi subjektivan juĝon kun objektiva priskribo. Estas, fakte, renversi la realon, nomante la agadon de unu duoncerbo per la karakterizo de la alia, kaj reciproke. Tamen, la agantaj faktoroj, la konsekvencoj de la elekto de tiu aŭ de la alia sistemo, same kiel la historiaj, sociaj kaj psikologiaj kaŭzoj de la prefero por unu aŭ por la alia meritas pli objektivan konsideron.

Neniam estas saĝe kontraŭi naturon en kazoj, kiam ĝin sekvi malbonfaras al neniu. Rilate riĉigon de la vortprovizo, laŭiri la naturan vojon estas ankaŭ pli justi al la plimulto. Ju pli da novaj radikoj, des pli da malfacilaĵoj por la homoj ne naskitaj en la vortfonta gento. Malegaleco tiel kreskas inter la popoloj kaj la sociaj tavoloj rilate al lern- kaj uz-facileco.

La tendenco ĉerpi novajn radikojn el ekstere estas des pli stranga, ĉar esperanto estas, kiel ni vidis, aparte riĉa lingvo, en kiu sinonimoj abundas. Mi jam prezentis pri tio ekzemplojn, sed bonvolu permesi, ke mi aldonu plian. Multaj esperantistoj tion ja ne konscias, kaj estas utile per plurfoja reveno trabati vojon por la vero tra iliaj antaŭjuĝoj. La koncepto, por kiu la franca havas nur la du (malsamnuancajn) vortojn camarade kaj compagnon, povas esprimiĝi en esperanto per tuta serio da vortoj: kamarado, kunulo, kuniranto, kunvojaĝanto, vojkunulo, samsortulo, kunvivulo, kunvivanto, samlaborulo, samvojulo, ktp. Ĉe tia abundo, la vorto kompano, kiun ekzemple de Diego uzas en sia traduko de la verko de Jack London Norda Odiseado (Chapecó: Fonto, 1988, p. 43), aperas absurda balasto. Kial devigi la leganton traserĉi glosaron aŭ vortaron, se la saman sencon eblas esprimi per la normala lingvo?

Iuj kelkfoje asertas, ke al vortoj, kiel la ĉi-supre prezentitaj, mankas ia poezia, korvibriga etoso. Tion povas diri nur homoj, kiuj ne bone konscias, kio estas la nuna, reala esperanto. Se jes, ili perceptus, ke por la plimulto el ĝiaj uzantoj vorto kiel kompano estas plej frosta fremdaĵo, morta sonĉeno vekanta neniun eĥon, multe pli senharmonia kaj malpoezia ol vortoj formitaj el la normala stoko, kiu, pro jardekoj da uzado, akiris propran vivon. Kaj ili trovus trafan esprimon kadre de la kutima lingvo. Laŭ la kunteksto, tio povus esti, ekzemple, kunpanulo aŭ sampanulo, kiu spegulas la originan sencon de compagnon, compañero, companion, sed ankaŭ, depende de la situacio, kunfumanto, samteulo, kunvinulo, kunpaŝanto, kunlaculo, voj(aĝ)frato aŭ iu ajn alia kombino de taŭgaj elementoj. Cetere, se la franca, lingvo tute taŭga por literaturo, perfekte bonfartas kun nur compagnon, kial nia kunulo ne sufiĉus al ni?

コメントをかく


「http://」を含む投稿は禁止されています。

利用規約をご確認のうえご記入下さい

×

この広告は60日間更新がないwikiに表示されております。

管理人/副管理人のみ編集できます